Ŝtalo
alojo de fero kaj aliaj elementoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝtalo estas tre malmola metalo, alojo de fero kun kvanto da karbono inter 0,088% kaj 2,0%, la feraj alojoj kun pli ol 2.0% da karbono nomiĝas gisfero, tiaj alojoj estas tre fragilaj kaj ne eblas forĝi sed oni devas modligi ilin.
La ŝtalo ja estas forĝebla sen speciala traktado, kaj ĝi akireblas per traktadoj meĥanikaj aŭ varmaj diversajn ecojn. Malmola (dura) ŝtalo entenas inter 0,6 kaj 0,7 % da karbono, mola (maldura) ŝtalo entenas inter 0,15 kaj 0,25 % da karbono. La karakterizaĵoj de la ŝtalo dependas de la kvanton da alojaj elementoj kiun ĝi entenu. La ŝtaloj kiuj nure entenas karbonon nomiĝas karbonaj ŝtaloj.
La ŝtaloj kiuj entenas aliajn elementon ĥemian krom karbono estas nomataj de pluraj manieroj: Laŭ ĝia aplikado (Laborila ŝtalo), laŭ ĝia ĉefelemento/j aloja/j (Ekzemple, ŝtalo kiun entenu ĉefe mangano nomiĝas mangana ŝtalo, se ĝi entenas manganon kaj vanadon nomiĝos mangan-vanada ŝtalo, ktp) , laŭ specialaj karakterizaĵoj (rustorezista ŝtalo), laŭ la eblo de apliki specialan traktadon (nitrogenadebla ŝtalo), ktp. Je tre simpla maniero, oni povas nomi ordinaran ŝtalon al tiuj ŝtaloj kiuj nur entenas karbonon kaj ne havas specialan traktadon por modifi ĝian ecojn, al ĉiuj aliaj oni povas nomi kiel specialaj ŝtaloj.