Štěpánov (distrikto Olomouc)
urbo en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Štěpánov estas urbo en Ĉeĥio situanta en distrikto Olomouc. Ĝi situas proksimume 10 km norde de Olomouc, 10 km oriente de Litovel kaj 6 km sudokcidente de Šternberk. Per areo temas pri unu el la plej grandaj hanakaj municipoj. Vivas ĉi tie 3 531 loĝantoj (2024).
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Štěpánov |
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Štěpánov | |||
germane Stefanau | |||
urbo | |||
Preĝejo de sankta Laŭrenco | |||
|
|||
Oficiala nomo: Štěpánov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Olomouc | ||
Administra municipo | Olomouc | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Hanakio | ||
Fervoja haltejo | Štěpánov | ||
- fervojlinio | n-ro 270 | ||
Riveroj | Moravo, Oskava | ||
Situo | Štěpánov | ||
- alteco | 232 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 41′ 03″ N 17° 13′ 14″ O (mapo) | ||
Areo | 26,84 km² (2 684 ha) | ||
Loĝantaro | 3 531 (2024) | ||
Denseco | 131,56 loĝ./km² | ||
Valego | Supramoravia valego | ||
Unua skribmencio | 1201 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 783 13 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0712 | ||
NUTS 5 | CZ0712 505161 | ||
Katastraj teritorioj | 4 | ||
Partoj de urbo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 6 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Štěpánov (Olomouc District) | |||
Retpaĝo: www.stepanov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Fermi
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lužice, Olomouc, Střeň, Štarnov, Žerotín, Liboš, Pňovice, Horka nad Moravou kaj Hnojice.
Tra la katastro de la urbo, kiu konsistas el kelke da antaŭe memstaraj municipoj, trafluas riveroj Moravo kaj Oskava kaj rivereto Sitka. La teritorio de urbo trafas ankaŭ PPR Litovelské Pomoraví. Tra Štěpánov kondukas fervoja koridoro Olomouc–Praha (fervojlinio n-ro 270).