Í
la litero I kun dekstra korno; parto de ĉeĥa, slovaka, hungara, kaj islanda alfabetoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Í, í (i kun dekstra korno) estas litero de kelkaj alfabetoj bazitaj sur la latina alfabeto.
Ĝi estas aparta litero en la ĉeĥa, feroa, hungara, islanda kaj slovaka lingvoj kaj en la latinalfabeta skribo de la tatara; en tiuj lingvoj la litero indikas precipe longan sonon [iː]. Renkonteblas ankaŭ en pluraj latinidaj lingvoj (galega, hispana, kataluna, okcitana, portugala kaj aliaj), kaj ankaŭ en la irlanda, navaha, vjetnama, ĉina pinjino kaj en aliaj lingvoj, kie dekstra korno indikas akcenton aŭ tonon.