From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉajko estas malpeza ŝipo, kiun uzadis ukrainaj kozakoj, precipe la kozakoj zaporogaj. Ĝi estis pelata per remiloj kaj simpla velo sur masto. En kazo de neceso la maston oni povis kuŝigi sur la fundon de la ŝipo. La rando de ĉajko estis garnita per pajlofaskoj. La rudroj estis sur la pruo kaj ankaŭ pobo, kio grave plibonigis manovrajn kapablojn. La ŝipo ne havis ferdekon, la remistoj sidis sur benkoj. Ĉajkoj estis uzataj kun ŝato ĉe pirataj atakoj, kaj kozakoj kuraĝis eĉ al la Nigra maro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.