Ĉako (kapvesto)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĉako estas armea kapvesto kun cilindra aŭ konusa formo. Plejofte ĝi havas vizieron kaj kelkfoje nukŝirmilon. En la hungara lingvo la vorto csákó signifas „husarkaskon“.
Fine de la 18-a jarcento. La ĉako ekestis el la flugilĉapo de la hungaraj husaroj. El la ĉako evoluis, tra plimalgrandigo kaj materialŝparo, la kaskedo kaj la kepo.