Ĉapalaa Lago
Lago en Ĥalisko kaj Miĉoakano (Meksiko) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉapalaa Lago aŭ Ĉapala-Lago aŭ koncize Ĉapalao (hispane Lago de Chapala) estas la plej granda meksika nesalakva lago [2] . Ĝi troviĝas en la komunumoj Chapala, Jocotepec, Poncitlán, kaj Jamay, en la subŝtato Ĥalisko, kaj en Venustiano Carranza kaj Cojumatlán de Régules, en Miĉoakano.
Rapidaj faktoj Lando, Subŝtato ...
Ĉapalaa Lago | |
lago | |
Oficiala nomo: Lago de Chapala | |
Lando | Meksiko |
---|---|
Subŝtato | Ĥalisko, Miĉoakano |
Alfluantoj | 4
|
Supermara alteco | 1 524 m s. m. |
Longo | 80 km (50 mi) |
Larĝo | 18 km (11 mi) |
Profundo | 5 m |
Volumeno | 8 100 000 000 m3 (286 048 800 444 cu ft) |
Areo | 1 100 km² (110 000 ha) |
Libera | Ramsar-ejo [1] |
Hidrografia mapo de Ĥalisko. "a" indikas Ĉapalaan Lagon
| |
Vikimedia Komunejo: Lake Chapala | |
Fermi
Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) la lago estas parto de la nesalakva tutmondaj 200-regiono "meksikaj altaĵaraj lagoj" kiu troviĝas en la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono.
En 2009 Ĉapalaa Lago estis agnoskata kiel Ramsar-ejo [3].