Ĉefpaĝo
la ĉefa paĝo de retejo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĉefpaĝo estas la enirpaĝo de retejo. Ĝi kutime enhavas kaj skize prezentas la plej gravajn informojn de la tuta retpaĝaro. Ĝi estas tiu paĝo, kiu aŭtomate malfermiĝas kiam oni tajpas la retadreson de retejo sen detaligi apartan subpaĝon.
Ĉi tiu artikolo temas pri enirpaĝo de retejoj. Por informoj pri Vikipedia ĉefpaĝo, vidu la artikolon Vikipedio:Ĉefpaĝo.
En sistemoj, kiuj baziĝas sur UNIX, la ĉefpaĝo devige havu la nomon index. Estas permesataj pluraj finaĵoj - la plej kutimaj estas index.htm, index.html kaj index.php.