Ĉina novjara festo
plej grava festotago de la ĉina kulturo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĉina novjara festo (ĉine 春節 / 春节, vidu sube) aŭ luna novjaro konsideriĝas la plej grava festotago de la ĉina kulturo kaj laŭ la ĉina kalendaro komencas la novan jaron.
Tamen nek en la Popola Respubliko Ĉinio nek en Tajvano ĝi nuntempe situas ĉe la fakta jarkomenco, ĉar en ambaŭ ŝtatoj ekde la komenco da la 20-a jarcento uziĝas la gregoria kalendaro. Pro la tradicia lunsuna kalendaro la festo okazas dum la tago de novluno inter la 21-a de januaro kaj la 21-a de februaro.
La novjara festo celebriĝas unuavice en orienta Azio (Ĉinio, Tajvano, Vjetnamio, Koreio, Mongolio, ĝis la jaro 1873 ankaŭ en Japanio), aldone tamen ankaŭ tutmonde en regionoj kun grandaj nombroj da ĉindevenaj loĝantoj (Tajlando, Singapuro, Malajzio, Indonezio, Filipinoj, Bruneioj, okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko). Ofte temas pri festoj en la specife ĉinaj kvartaloj de grandaj urboj, la "Chinatowns", kiuj ofte pro sia politika, geografia kaj ankaŭ kultura distanceco de Ĉinio, aparte sekve de la kultura revolucio, evoluis proprajn novjarajn tradiciojn.
Ankaŭ aliaj etnaj grupoj kiel ekzemple mongoloj, koreoj, miaoj, vjetnamoj, butananoj aŭ nepalanoj, kiuj influiĝis kulture, religie aŭ lingve pere de Ĉinio, transprenis certajn elementojn aŭ la daton de la ĉina novjara festo. La kutimoj do laŭ regionoj povas tre malsami. En Tibeto la novjara festo kutime festiĝas unu monaton post la celebrado en Ĉinio.
Temas pri plurgeneracia familia, parencara festo. Ĉar multaj ĉinoj laboras eksterlande, sed plej multaj familianoj troviĝas en Ĉinio (respektive Tajvano), kaj ankaŭ ene de Ĉinio pro la pli alta bezono je laboristoj ĉe la sudĉina marbordo multaj familioj estas dividitaj, ĉiujare okaze de la festo ekestas la tutmonde plej granda regula amasa vojaĝado. La ekster siaj hejmregionoj laborantaj ĉinoj kutime ŝparas siajn kompletajn feriotagojn, por okaze de la festo havi liberajn tagojn almenaŭ dum du semajnoj, se eble dum pli da tempo. Ĉar dum la festo en la hejmregiono priparoliĝas la familiaj interesoj kaj parte ofertatas novaj laborpostenoj, kromefiko de la amasa vojaĝado estas, ke en iuj jaroj ĝis triono de la festantaj ĉinoj ne plu revenas al la antaŭa laboro. Tiun faktoron la entreprenoj, konstruejoj kaj aliaj laborejoj en sudokcidenta Azio tute sobre antaŭvidas en siaj laborlokaj kalkuloj.