![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5a/Chukchi_Sea_map.png/640px-Chukchi_Sea_map.png&w=640&q=50)
Ĉukĉa maro
maro / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉukĉa maro (angle Chukchi Sea, ruse Чуко́тское мо́ре, Ĉukotskoje more) estas randa maro de la Nordpolusa maro, kiu situas norde de proksimiĝo de Ameriko kaj Azio.
Ĉukĉa maro | |
---|---|
maro | |
Mapo de Ĉukĉa maro. | |
Profundeco | |
Averaĝa | 80 m |
Maksimuma | 160 m |
Areo | 620 000 km² |
Najbaraj tutaĵoj | Orientsiberia Maro, Beaufort-maro |
Kontinento | Eŭrazio, Nordameriko |
Landoj | Rusio, Usono |
Koordinatoj | 69° 41′ 19″ N, 171° 27′ 19″ U (mapo)69.688611111111-171.45527777778 |
Dum ĝi norde trairas al "Glacia maro", limas ĝin nordokcidente la Vrangela Insulo kaj tiel la Orientsiberia maro. Oriente tuŝas la Ĉukĉa maro nordokcidentan Alaskon (Usono, Ameriko) kaj nordoriente la Beaufort-maron. Sude limas ĝin la Beringa Markolo, kiu komunikas al Beringa maro. La okcidenta limo estas Orientsiberio (Rusio, Azio); tie situas la Ĉukĉa Duoninsulo kaj la Orientsiberia Montaro.
La Ĉukĉa maro etendiĝas unuflanke de la norda polusa cirklo de ĉ. 66,5 ĝis 80° latitudo , respektive de 160° okcidenta ĝis 180° longitudo.
Najbaraj maroj estas okcidente la Orientsiberia maro kaj oriente la Beaufort-maro.