Ĉurigera
From Wikipedia, the free encyclopedia
La stilo Ĉurigera, estas etapo, kaj stilo arkitektura de Hispanio okazinta en la epoko de la baroko kaj alvenis ĝis Nova Hispanio, kie ĝi estas konata kiel baroko estípite, atingante grandan disvolvigon.
La termino Ĉurigera devenas el la familinomo Churriguera [ĉurigEra]. La membroj de tiu familio Churriguera estis klano de barokaj arkitektoj kies verkaro karakteriĝis ĉar ĝi prezentis tre ŝarĝitan ornamaĵon. Etende, la termino estis uzata por nomigi la hispanan barokon de la unua triono de la 18a jarcento. Estis konsiderataj curigeraj ĉiuj konstrueroj kiuj montris markatan movŝajnon kaj buntan ornamon, ĉefe ĉe retabloj. Tiu stilo estas varianto de la stilo baroko, kiu prezentas pli da ornamo. Temis pri konstruo de retabloj efemeraj kaj simile pri arkitekturo.