Haĉeko
supersigno (ˇ), kies formo similas etan literon V / From Wikipedia, the free encyclopedia
Haĉeko (ˇ) estas supersigno, kiun uzas kelkaj slavaj kaj baltaj lingvoj. Ĝia nomo en Unikodo estas caron, ĉeĥe háček, slovake mäkčeň, suprasorabe hóčka, malsuprasorabe kokulka, slovene strešica, kroate kaj serbe kvaka aŭ kvačica, finne hattu. La maldekstra strio normale estas pli dika ol la dekstraflanka.
č š ž
Ĝin enkondukis en la ĉeĥan lingvo Jan Hus en verko De Ortographia Bohemica (1412). Oni uzas ĝin hodiaŭ en la ĉeĥa, slovaka, slovena, serbokroata, soraba, latva kaj litova lingvoj.