Ĥora vesto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĥora vesto estas klerika vesto utiligita de la katolika, anglikana kaj ortodoksaj klerikoj.
Ĝi prenas la nomon el la fakto ke ĝi estas la vesto surmetita de la konsekritaj personoj kiam ili alestas liturgiajn celebrojn, nome el la arkitektura horejo por la celebro de la Liturgio de la horoj aŭ ceteraj liturgiaĵoj, por la administro de la sakramentoj (se ekstere de la celebro de la meso).
La nuna komponaĵo de la katolika ĥora vesto estas sanciita per la instrukcio Ut sive sollicite de la Ŝtatekretariejo de la Apostola Seĝo de 31-a de marto 1969, cirkuletero de la Kongregacio por klerikaro Per instructionem de la 30-a de oktobro 1970 kaj en la apendico De vestimentis prælatorum de la Caeremoniale Episcoporum de la 14-a de septembro 1984.
Tiuj dokumentoj fakte abiliciis iujn elementojn de la ĥora vesto, kiel muran efikon por la kardinaloj, la manteleton por la episkopoj uzitajn ekstere de sia diocezo, la ŝuojn buklitan kaj bendon flokitan.[1] Sume, antaŭe ĉiu el sennombraj klerikaj kategoria havis sian proprajn ĥoran veston, kiuj la novaj normoj simpligis.