Ĥuramanoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĥuramanoj (perse خرمدینان Khorrām-Dīnān, signife "tiuj de Gaja Religio"; arabe خُرَّمِيَة Ĥurramijja) estis irana[1][2][3] religia kaj politika movado kun radikoj en la movado fondita de Mazdak.[3] Alternativa nomo por la movado estis la Muhammerah aŭ Muḥammira (arabe محمرة, "la ruĝvestuloj"; en perse سرخجامگان Surkh-Jāmagān), reference al ties simbola ruĝa vesto.