İznik
From Wikipedia, the free encyclopedia
İznik konata kiel Niceo (greke: Νίκαια) ĝis la Mezepoko, estas urbo en la provinco Bursa, Turkio, situanta ĉe la orienta bordo de la samnoma lago (turke İznik Gölu) kaj ĉe grava strato de Konstatinopolo (hodiaŭ Istanbulo) al Kilikio kaj Sirio. İznik nuntempe havas ĉirkaŭ 35 000 loĝantojn. Dum la unuaj jarcentoj de la otomana regado, la loĝantaro iom post iom konvertiĝis al Islamo. La ceramikindustrio formiĝis en İznik en la 16-a kaj 17-a jarcentoj; İznik-kaheloj estis uzitaj en multaj moskeoj en la Otomana Regno pro sia dekoracia kaj bunta karaktero. Rimarkindaj ekzemploj inkludas la Sultan Ahmet Moskeon kaj la Rüstem Paşa Moskeon.
Rapidaj faktoj distrikto de Turkio • urbo, Ĝemelurboj ...
İznik | |||||
distrikto de Turkio • urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
| |||||
Regiono | Marmora regiono | ||||
Provinco | Provinco Bursa | ||||
Geografia situo | 40° 25′ N, 29° 43′ O (mapo)40.41666666666729.716666666667 | ||||
Areo | 753 km2 | ||||
Loĝantaro de urbo | 20169 | ||||
Entuta loĝantaro | 44770 | ||||
Loĝdenso | 59/km2 | ||||
Poŝtkodo | 16x xx | ||||
Telefona kodo | 0224 | ||||
Aŭtokodo | 16 | ||||
Fermi