japana luktosporto From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĵudo (japane: 柔道 [dĵu:do:] signife "ĝentila vojo") estas moderna luktosporto, batalarto, kiu originis en Japanio. Ĵudo evoluis el ĵuĵicuo (jujitsu) fare de Jigoro Kano (嘉納治五郎) en 1882. Ĵudo ankaŭ estas olimpika sporto. Ties plej elstara karaktero estas ties konkurenca elemento, kies celo estas ĉu ĵeti ĉu premi la korpon de la kontraŭanto algrunden, senmovigi ĝin aŭ alimaniere venkokontroli kontraŭanton per retenado, aŭ devigi kontraŭanton kapitulaci per luktofermilo aŭ sufoka preno. Atakoj kaj frapoj per manoj kaj piedoj same kiel defendiloj estas parto de ĵudo, sed nur en antaŭ-aranĝitaj formoj (kata, 形) kaj ne estas permesataj ĉe ĵuda konkurencado aŭ libera praktiko (randori, 乱取り). Sportisto kiu praktikas ĵudo estas ĵudisto sed internacie ankaŭ judoka.
Ĵudo | |
---|---|
speco de sporto | |
batalsporto • luktoarto • olimpika sporto • japana luktoarto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
La filozofio kaj sekva pedagogio disvolvigita por ĵudo iĝis la modelo por aliaj modernaj japanaj militartoj kiuj disvolviĝis el koryū 古流| aŭ tradiciaj skoloj. La tutmonda etendo de ĵudo kondukis al disvolviĝo de nombraj idoj kiaj Samdo kaj Brazila ĵuĵicuo.
Ĵudo estas somera olimpika sporto, ekde 1964 por viroj kaj ekde 1992 por virinoj.
En 12-a jarcento dum la samuraja epoko, ĵuĵucuo evoluis kiel unu el militartoj de samurajo. Ĝis fino de la Edo-epoko, sektoj de pli ol 100 naskiĝis.
La fondinto de Ĵudo, Jigoro Kano naskiĝis en Kobeo, Hjogo-prefektujo. Lia avo Jisaku estis Sake-faristo el Ŝiga prefektujo. Tamen, lia patro Jirosaku estis ne la plejaĝa filo kaj ne heredis la komercejon, sed anstataŭe li fariĝis ŝintoa pastro kaj registara oficisto, ĉar tio havigis al sia filo tiom sufiĉan monon ke lia filo eniĝis la 2-a enspeza klaso de Tokia Imperia Universitato.
Kano Jigoro estis malgranda, malfortika knabo, kaj li estis turmentata de pli aĝaj studentoj. Kiam li estis 17-jaraĝa, li unue eklernis Ĵuĵucuon (柔術), tiama vigla arto, sed akiris malmultan sukceson, pro malfacileco trovi instruiston, kiu taksas lin kiel seriozan studenton. 1877, kiam li eniĝis en Tokia Imperia Universitato (nune Tokia Universitato) por studi literaturon, li eklernis ĵuĵucuon. Li evoluigis ĝin al ĵudo. En 1882, li malfermis ĵudo-institucion "Kodokan".
Du konkursas sur kvadrata tatamo (de 8m × 8m ĝis 10m × 10m). Konkurstempo estas 5 minutoj en Olimpikoj sed 3 aŭ 4 minutoj en mez- aŭ altlernejo en Japanio. Ĝenerale, konkursanto venkas per ĵeti kontraŭulon, ruli malsuperen je piedo aŭ subpremi.
La tradiciaj reguloj de ĵudo intencas havigi bazon sub kiu testi lertecon en ĵudo, dum eviti gravan riskon de vundo al la konkursantoj. Aldone, la reguloj intencas ankaŭ plifortigi taŭgan reigi (礼儀?, etiketo). Punon ricevos kiu turnus sin al jeno: pasiveco aŭ evito de progreso en la matĉo; kontraŭsekurecaj praktikoj ekzemple uzante malpermesitajn teknikojn, aŭ pro konduto kiu estas konsiderataj kontraŭ la spirito de ĵudo. La lukto devas esti haltigita se partoprenanto estas for de la markita areo de la tatamo.[1]
La nivelo de kapableco de ĵudo estas videbla per kolora zono. Oni distingas du grupojn. La unua estas la grupo de kolora zono por la lernantoj (nomita "kjuo" (kyu)) kaj la dua grupo tiu de la majstroj (nomita dano aŭ danno[2] (dan)).
La ordo laŭ progreso estas:
Ĝenerale la dannaj zonoj estas nigraj, tamen nuntempe la 10-a danno estas ruĝa.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.