Ĵulo
mezurunuo de energio en la Internacia Sistemo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĵulo (mallonge J) estas la oficiala mezurunuo de energio kaj laboro laŭ la Sistemo Internacia de Unuoj. Ĝi estis nomita honore al la fizikisto James Prescott Joule (1818 - 1889).
Laŭdifine,
Por eviti konfuzon, parolante pri mezuroj de torda momanto oni ofte uzas la samsignifan nomon neŭtono-metro. En elektra inĝenierarto, oni ankaŭ foje uzas la samsignifan nomon kulombo-volto.
Unu ĵulo estas la laboro necesa por ekzerci forton de unu neŭtono trans distanco de unu metro. Ankaŭ eblas pripensi la ĵulon, ekzemple kiel la laboron necesan por levi mason de 102 gramoj (kiel malgranda pomo) je unu metro, en medio kun la sama gravita forto kiel la tera supraĵo.
Unu ĵulo ankaŭ estas la laboro necesa por produkti povumon de unu vato dum unu sekundo.