Ĵurnalisto
person who collects, writes and distributes news and other information / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĵurnalisto estas verkisto kiu kreas tekstojn por ĵurnaloj, gazetoj, magazinoj kaj simile. Ĵurnalistoj estas profesiuloj kiuj kolektas novaĵfaktojn pri la lastaj okazaĵoj de publika intereso, kiuj esploras aŭ analizas tiujn faktojn kaj publikigas pri ili en aktuala novaĵilo. Ĉi tiu agado nomiĝas ĵurnalistiko aŭ ĵurnalismo, vorto derivita de la franca ĵurnalo, kiu signifas taglibron aŭ poste signifas ĉiutagan gazeton. Oni ofte vidas ĵurnalistojn kiel praktikantojn de liberala profesio, tio signifas ke ĵurnalistoj laboras el pli profunda motivado sendependa de rekta nomumo aŭ tasko, komparebla al tiuj de, ekzemple, kuracistoj.
La fina respondeco pri la tuta ĵurnalisma enhavo de la eldonaĵo apartenas al ĉefredaktoro ; la redaktoro estas kutime tiu, kiu aprobas la aktualan eldonon.
Ĵurnalistoj de pli grandaj ĵurnaloj estas ĉefe salajrataj, sed multaj ĵurnalistoj estas sendependaj (ĉefe pro ŝparado ĉe gazetoj kaj aliaj redakcioj).