Ŝablono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝablono estas modelo el maldika materialo (ligno, metalo, kartono, teksaĵo, papero, plasto), laŭ kiu oni tajlas objekton, nome modelo, konsistanta el metala aŭ kartona maldika plato, en kiu estas eltranĉitaj literoj, signoj aŭ figuroj, tiamaniere ke, submetinte paperon aŭ platan glatan objekton kaj surŝovante farboplenan penikon aŭ surŝutante koloran pulvoron, oni povas rapide kaj multope reprodukti la eltranĉitajn desegnaĵojn.[1]
Laŭ Francisko Azorín ŝablono estas modelo el maldika materio (ligno, metalo, kartono, papero, teksaĵo), laŭ kies interna aŭ ekstera konturo oni detranĉas, kolorigas, desegnas bildon tiom dafojoj, kion oni bezonas.[2] Li indikas etimologion el la holanda schablone (formo).[3]