From Wikipedia, the free encyclopedia
Karaj, tiu ŝablono bezonas iom da polurado, ĉu ne? La teksto sekvas centrigita, dum en aliaj ŝablonoj ĝi aperas maldesktre. La reĝisora nomo aperas tro sube, dum ĝi estas tre grava informo. Oni uzas la vorton produktisto, tamen devas esti produktoro, ĉu ne? Nu, se neniu reagos, mi provos poluri tiun ŝablonon.--Fernando Maia Jr. 14:51, 5. Okt 2008 (UTC)
En tiu ĉi informkesto ne eblas kontroli eventualajn ŝanĝojn aŭ aldonojn per butono Antaŭrigardo. Jujijo 07:55, 6. Sep 2010 (UTC)
Saluton. Mi ĵus kreis indikan ŝablonon {{Kun Vikidatumoj}}, kiu informas, ke ĉi tiu ŝablono uzas trajtojn el Vikidatumoj. Ĉu ni dum ĝia uzado metu la trajtojn en ĝin aŭ en la dokumentadon de ĉi tiu ŝablono mem? --Tlustulimu (diskuto) 18:13, 3 Maj. 2013 (UTC)
Iom ĝenas, ke la informkesto "filmo" nun devigas meti internajn ligilojn pri ĉiuj ĉefrolantoj, ankaŭ se tio donas grandan liston de ruĝaj literoj - alikaze la sintakso fuŝiĝas. Antaŭe eblis, kaj ĉe reĝisoro, produktisto ktp. daŭre eblas, meti la nomojn sen ligiloj, kaj tia ebleco sencas, se ankoraŭ ne ekzistas artikoloj pri ĉiuj aktoroj. ThomasPusch (diskuto) 11:41, 12 Nov. 2013 (UTC)
Saluton. Kion signifas "Ago Taksado" aldonita de IPulo en ? Se ĝi ne havas sencon kaj la rilata Vikidatuma ero ne ekzistas, tio devus esti malfarata. Se la datumo ekzistas, la aldono devus esti korektata urĝe. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 01:28, 19 Dec. 2013 (UTC)
The template is behaving strangely on this page. Varlaam (diskuto) 20:06, 17 Jan. 2014 (UTC)
Saluton. Mi ĵus ŝanĝis la eldonan rezulton de la Lua-modulo {{Listutil}} ĉe la parametro "ĉefrolanto", ĉar tio subite kaŭzis tro larĝajn informkestojn en artikoloj. Ial la CSS-formato "max-width" je la komenco de la informkesto ne efikas. La informkesto tamen fariĝis pli larĝa, almenaŭ en mia Fajrovulpo 28 sub Vindozo 8.1. Ĉu iu eble scias la kialon? Se jes, bonvolu klarigi tion unue ĉi tie! --Tlustulimu (diskuto) 09:46, 7 Apr. 2014 (UTC)
scenaro
en La Mastro de l' Ringoj: La Du Turoj (filmo). --Tlustulimu (diskuto) 12:10, 8 Jun. 2015 (UTC)Mi proponas aldoni parametron d:Property:P357 (Originala titolo) Mi ne scipovas aldoni mem. Ĉu laŭ Vi tio estas bona ideo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:37, 28 Dec. 2014 (UTC)
En Vikidatumoj en d:property:p162 oni povas aldoni kelkaj personoj (ekzemple: d:Q164963) Nia ŝablono en tia situacio ne funkcias bone ĉar ĝi faras nur unu ligilo (ekzemple: La Mastro de l' Ringoj: La Du Turoj (filmo)). Ĉu eble mi malbone faris ion? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:11, 28 Dec. 2014 (UTC)
Mi tre estimas kaj en multaj situacioj uzas la informojn el vikidatumoj. En tiu ĉi informkesto tamen daŭre estas multaj fuŝoj, se oni tute klasike indikis aŭ indikas informon en la informkestaj parametroj de la artikolo mem.
Ekzemple se indikiĝas pluraj produktistoj (tute oftas ke estas pli ol unu produktisto) - vidu ekzemple la artikolojn Türkisch für Anfänger aŭ Die Vorstadtkrokodile. Antaŭe funkciis nomi la du produktistojn sen internaj ligiloj (ĉar pri ili ne estas artikoloj kaj antaŭvideble ankaŭ ne kreiĝos). Nun la informkesta linio fuŝiĝas. En la parametro "Ĉefaktoroj" eblas truke aperigi informkestajn informojn per meto de antaŭa linio | jam-listo = jes<!--por la sekva parametro -->, sed antaŭ la parametro "Produktisto(j)" tia truko ne funkcias. Sola alternativo al fuŝa aperego de la ĝisnuna informo estas komplete viŝi ĝin, peni pri aperigo de la vikidatumaj kodoj de la produktistoj al la koncerna vikidatuma paĝo kaj poste havi ruĝajn ligilojn, kvankam daŭre, vidu supre, pri ili ne estas artikoloj kaj antaŭvideble ankaŭ ne kreiĝos.
Alia problemo: Vidu en la informkesta dokumentado la ekzemplon Lola kuras. En la informkesta ĉapitro "Produkto" aperas tutruĝa informo ''Bavaria Film International'' (Germanio) · ''Westdeutscher Rundfunk'' (Germanio) · ''X-Filme Creative Pool'' (Germanio) · ''Arte France'' (Francio). Kompreneble la listo ruĝas, ĉar artikolo de tiom longa nomo ne ekzistas, kaj neniam ekzistos. Tamen ja ekzistas artikoloj Westdeutscher Rundfunk kaj ARTE (kaj, se oni nepre volas internan ligilon, Germanio kaj Francio). Eble pri tiu fuŝo eblas elturniĝo, sed eĉ en la informkesta dokumentado, kiu montru modalajn ekzemplojn, ĝi ankoraŭ ne aplikiĝis. Laŭ mi ankaŭ tie bonas plisimpligo, en duba kazo malpli da vikidatuma aŭtomatismo kaj simpla montro de tio kion redaktintoj skribis en la informkestajn parametrojn de la artikolo...
Sincere ThomasPusch (diskuto) 11:23, 5 aŭg. 2016 (UTC)
Kara @Tlustulimu: Mi petus vin zorgi pri la supre skizita fuŝo: en duba kazo simpla montro de tio kion redaktintoj skribis en la informkestajn parametrojn de la artikolo. Ĉu? 19:58, 19 sep. 2017 (UTC)ThomasPusch (diskuto)
Ĉu vere property:p17 estas bone? Ĉu ne pli bone estus property:p495 ? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:52, 5 Jun. 2015 (UTC)
En nia ŝablono estas ke originalatitolo = property:p1476 sed en eron: d:Q15270647 estas aldonitaj al property:p1476 kelkaj titoloj. Kie estas malĝuste? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:42, 25 jun. 2016 (UTC)
Mi ĵus faris novan tekston pri la filmo Pan de 2015. En ĝi aperas pro vikidatuma strangaĵo "Kina aperdato 9 okt. 2015, 8 okt. 2015, 23 okt. 2015, 22 okt. 2015". Kompreneble la kina aperdato varias laŭ landoj, povus esti ke diligentuloj vastigus la aperdatojn en vikidatumoj al ankoraŭ multe pli da landoj... kiel tiam aspektos la parametro? Ĉi-tie funkcias mem korekti la ŝablonon per permana aldono de teksto en parametro "aperdato". Sed mi daŭre skeptikas pri la nekontrolita aŭtomata transpreno de informeroj el vikidatumoj al homa enciklopedia artikolo. 19:55, 19 sep. 2017 (UTC)ThomasPusch (diskuto)
Ĉu eblas ne grasigi la parametrojn, la ŝablono aspektas nekutima kaj grasigo estas tro forte videbla kaj nenecesa. JabieroKubo (diskuto) 06:16, 10 jul. 2019 (UTC)
Ke la informkesto ĝis nun ne permesis iel ajn ne meti ruĝajn ligilojn, sed ruĝe ligis absolute ĉion en la informkesto, estis jam malŝaltita antaŭ pluraj jaroj por la aktoroj, sed daŭre restis iel en aliaj rubrikoj, pri reĝisoroj, muziko, produktado, scenaro, efektoj ktp. Tamen nepre tiuj partoj de la informkesto venu ankaŭ al la stato de la aktoroj, ke ĉiam eblas aldoni internan ligilon, sed oni ne aŭtomate transformas ĉion ajn al ruĝa ligilo. Tio tute brutale eblas, ŝanĝante en la informkesto en ĝustaj lokoj la kodojn "ligu=jes" al "ligu=ne". Tion mi nun faris, ĉar mi ne vidas alian eblecon. Nun oni povas en la koncernaj artikoloj individue decidi ĉu oni volas internan ligilon aŭ ne. Pli bone eĉ estus, se kiel en la parametroj "rolantoj" oni povus preni enhavon de vikidatumoj (se nenio indikiĝis en la artikolo mem), kaj la informkesto mem bluigas la nomojn se estas artikoloj kaj nigrigas ilin se ne estas. sed per la individua manipulo de meto aŭ nemeto de internaj ligiloj en la artikolo mem ankaŭ jam kreiĝas sufiĉa libereco povi entute influi la aspekton de la informkesto en konkreta paĝo. ThomasPusch (diskuto) 14:28, 26 mar. 2023 (UTC)
La vorto "produkto" signifas ĉefe la rezulton de produktado, pro tio la titoleto "Produkto" ĉe la nomoj de la produktantaj kompanioj estas stranga. Rimarku, ke eĉ en ĉi tiu diskutejo ĉiuj referencas al tio per "produktistoj". Mi proponus ŝanĝi ĝin al "Produktado", "Produktintoj" aŭ "Produktistoj". Tamen mi timas mem ŝanĝi la ŝablonon, ĉar unue mi povus rompi ion pro mia nesperteco, kaj due estus utile, se ankaŭ la parametra nomo estus ŝanĝita, sed mi ne scias kiel tuj aŭtomate redakti la paĝojn, kiuj jam uzas la ŝablonon. Do mi petas ke iu pli sperta faru tion, kaj antaŭdankas tiun. Ajno (diskuto) 20:06, 29 mar. 2023 (UTC)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.