Ŝablono-Diskuto:Informkesto premio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bonus per alinomigo ŝanĝi la vortumon al minuskla vorto "premio" ... Kvankam la esperanta gramatiko estas relative liberala rilate al majuskloj kaj minuskloj, kaj hezitas nomi "eraro" iujn kapricojn pri majuklaj vortkomencoj, tamen la gvidlinio estas ke nur frazokomencoj kaj individuaj nomoj havas majusklan komencon, ĉiuj aliaj vortoj ne... La vorto "premio" ĉi tie estas tute normala substantivo, neniu individua nomo, kaj alidirektigo al nova nomo rapide ŝanĝas la mismajusklan literon, konservante ĉiun enhavon. Sed ĉar ne estas urĝe tion fari nepre ĉi sekunde, mi ne faras la adapton tuj, sed unue notas tiun ĉi komenton. Tamen mi ne volas nur kritiki: Laŭ mi estis tute bona ideo enkonduki novan informkeston pri la temo, kaj bonus pli aldoni ĝin al pli malnovaj artikoloj en la kategorio "premioj". Mi ĵus kreas novan artikolan ĝermon pri la kanada premio Juno kaj tuj ekuzas la informkeston (provizore en ankoraŭ la kritikata, majuskla formo). ThomasPusch (diskuto) 21:14, 17 Mar. 2016 (UTC)