Ŝablono-Diskuto:Informkesto muzika artisto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭ koloro nun eblas dividi muzikistojn aŭ muzikistarojn en sep grupojn. Unu el ili estas "grupo (aŭ kapelo)", alia "cover bando".
Unue kapelo en Esperanto unuavice estas preĝejeto kaj nur en dua, flanka signifo simple estas sinonimo de "muzikgrupo", do "grupo aŭ kapelo" signifas "muzikgrupo aŭ muzikgrupo": Propono do estas simple skribi la vorton "muzikgrupo" unufoje.
Due, la vorto "cover bando" tute ne estas esperantlingva. Per kono de aliaj lingvoj eblas dedukti ke temu pri muzikgrupo kiu unuavice ne ludas memkomponitajn muzikaĵojn sed muzikaĵojn de aliaj komponistoj. Sed ĉu vere tiom klare eblas diferencigi inter grupoj kiuj prezentas mem komponitajn muzikaĵojn kaj tiuj kies muzikaĵoj estas komponitaj de negrupanoj? Preskaŭ ĉiu muzikgrupo foje prezentas verkaĵon jam antaŭe prezentitan fare de alia artisto - laŭ mi la limoj inter "muzikgrupo" kaj "cover bando" (kiel ajn traduki tion al Esperanto) estas fluaj. Tial mi proponas unuigi la du subkategoriojn al unu, "muzikgrupo", kun blua fono (kaj samtempe eviti la demandon kiel traduki la pseŭdoterminon "cover bando" al Esperanto).
Aidas (diskuto) 08:33, 23 Maj. 2012 (UTC)
- Saluton, Aidas. Mi pensas, ke via propono estas en ordo. Ĉu mi ŝanĝu la koncernan parton de la ŝablona dokumentado? --Tlustulimu (diskuto) 12:07, 23 Maj. 2012 (UTC)
- Bonan vesperon. Mi ĵus aldonis la novan valoron muzikgrupo de la parametro fono al la tabelo en la dokumentado. Unue mi devis vikiigi la tabelon, ĉar iu alia uzis tie ĥaosan HTML-kodon. Krome enestis superfluaj
{{#if:
-blokoj. Kaj mi indikis, ke la aliaj valoroj estas evitendaj. --Tlustulimu (diskuto) 18:58, 23 Maj. 2012 (UTC)
- Bonan vesperon. Mi ĵus aldonis la novan valoron muzikgrupo de la parametro fono al la tabelo en la dokumentado. Unue mi devis vikiigi la tabelon, ĉar iu alia uzis tie ĥaosan HTML-kodon. Krome enestis superfluaj
- Mi jen provas rapide realigi la proponon de Aidas el 2012, kiu ne renkontis ajnan proteston, sed ne plene realiĝis. Espereble mi nun ne pretervidas problemon en tiu redakta paŝo. ThomasPusch (diskuto) 19:23, 27 Mar. 2015 (UTC)
- @ThomasPusch: Bona ideo. Mi ja sufiĉe multe okupiĝas pri ŝablonoj, tiel ke foje povas okazi, ke mi forgesas proponon sur diskutopaĝo de aparta ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 19:31, 27 Mar. 2015 (UTC)
- Ĉio bonas! Mi neniel volis esprimi kritikon, ke iu ajn forgesintus ion ajn. Se mi volintus rememorigi vin, mi simple farintus tion... Sed mi ĵus havis kelkajn paŭzajn minutojn, ekvidis la ŝablonan dokumentadon, tre dolorigis min la pseŭdoesperanta vorto de prononco [tsoverBANdo], kaj rapide adaptis la ŝablonan dokumentadon kaj la ŝablonuzan subpaĝon. Tamen nun la paŭzo jam finiĝas, do mi pluokupiĝas pri la serioza vivo. :) ThomasPusch (diskuto) 19:48, 27 Mar. 2015 (UTC)