Ŝablono:Informkesto universala/dokumentado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉi tiu ŝablono servas kiel speco de universala Informkesto, se ne troviĝas jam preta taskokonvena Informkestido. Do ĝi taŭgas kiel provizora solvo por aŭtoro de artikolo, ne sperta pri ŝablonoj. Oni povas uzi ĝin por aranĝi kaj stoki datumojn, ĝis spertulo konstruos tradician, normalan specialigitan Informkestidon kun ĉi tiuj kampoj, kiujn la aŭtoro fakte bezonas.
|
Tio estas helpdokumentado por la ŝablono {{Informkesto universala}}. Ĝi enhavas informojn pri la uzado de ŝablono, ĝiajn kategoriojn kaj eble eĉ interlingvajn ligilojn (Prefere ili estus aranĝataj per VP:VD). Kaj ĝi ne estas enhavo de la ŝablona paĝo mem. |
Alia apliko estas por okazoj, kie oni volas prezenti datumojn en tipa Informkesta maniero, sed nur por unu specifa kaj praktike unika kazo. Alivorte, ne valorus la penon konstrui speciale adaptitan tradician Informkestidon nur ĉi-cele.