Ŝakjoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝakjoj estas la nomo de la anoj de la klano Ŝakjo (en Sanskrito, Śākya (शाक्य); en Palio, Sākya) —membroj de la varno de la kŝatrijoj kaj de la Suna Dinastio—, kiu regis la sendependan respublikan ŝtaton Ŝakjujo (Śākya Gaṇarājya) en antikva Hindujo, inter nuna norda Barato (Utar-Pradeŝo) kaj suda Nepalo, dum la veda periodo (ĉ. 1500–500 a.K.). Ties ĉefurbo estis Kapilavastuo, kiu probable troviĝis aŭ en Tilaŭrakoto, Nepalo, aŭ en Pipravo, Barato.[1][2][3]
Ŝakjoj | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
etno • gaṇasaṅgha • historia lando | ||
Apero | 7-a jarcento a.K.E. vd | |
Fino | 5-a jarcento a.K.E. vd | |
Lando | Barato • Nepalo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La plej fama membro de la klano Ŝakjo estas la budho Gotamo (ĉ. 5-a jarcento a.K), sur kies instruoj fondiĝis budhismo. Li naskiĝis kiel reĝido de la reĝo Ŝudodano, unu el la membroj de la reganta asambleo de la ŝtato Ŝakjujo. Ŝadodano iĝis elektita reganto de la Ŝakja Respubliko, sed tial ke budho Gotamo iĝis ŝramano kaj budho, abdikante sian postenon, Rahulo, la filo de budho Gotamo, sekvis la idaron.