From Wikipedia, the free encyclopedia
La ŝavantoj (ankaŭ nomataj Xavante, Shavante, Chavante, Akuen, A'uwe, Akwe, Awen aŭ Akwen) estas indiĝena popolo en Brazilo. Laŭ takso el la jaro 2000 la etno tiutempe inkluzivis proksimume 9 600 individuojn ene de la teritorio de orienta parto de la brazila subŝtato Mato-Groso. La etnanoj parolas la ŝavantan lingvon, parto de la ĵea lingvaro. Unu el la unuaj eŭropanoj, kiuj eniris la vivoteritorion de la Ŝavantoj, en 1946-1947 estis la esperantlingva etnologo, mondvojaĝisto kaj verkisto Tibor Sekelj, kun 30-membra esplora teamo. Tiam la ŝavantoj ankoraŭ rilatis kompare agreseme al iuj fremduloj kaj oni aparte elstarigis ke ĉiuj 30 membroj de la esplora teamo el la renkonto kun la ŝavantoj revenis vivaj.
Ŝavantoj | |
---|---|
Indiĝenaj popoloj | |
Suma populacio | |
15 315 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
Ĵeaj lingvoj | |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.