Ŝerco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝerco estas
- diro, kiu celas ridigi aŭ ridindigi (ĉi-okaze oni parolas pri malica ŝerco) iu(j)n,
- samcela ago
- ofte uzata kun la signifo de spritaĵo.
La diferenco inter ŝerco kaj spritaĵo estas supozeble, ke ĉe ŝerco sufiĉas la intenco atingi komikan efikon, kontraste de spritaĵo oni atendas, ke nepre enestu almenaŭ unu tiel nomata "pinto" aŭ "logika fuŝkontakto" kiel kulmino de la dirita kaj "eksplodigilo" de la rido.
Komparu kun: spritaĵo, anekdoto, komiko, humuro, ironio, satiro, moko, parodio, karikaturo, cinikismo, skerco