Ŝibam estas la historia ĉefurbo de la regiono Hadramaut en Jemeno.
La urbo situas en la meza valo de Hadramaut kaj havas proksimume 8.000 loĝantojn. La fama historia urbocentro ampleksas proksimume 400 oble 500 metrojn kaj enhavas pluretaĝajn domojn el adobo. Multaj konstruaĵoj altas ĝis 30 m kaj aĝas ĝis 500 jarojn (nur la lignopartoj, ĉar oni ŝanĝas la adobojn ĉiujn 10 ĝis 15 jarojn).
La historia urbocentro dum la jaro 1984 proklamiĝis Monda Kultura Heredaĵo de UNESKO.
Post detruo de la urbo Ŝabva dum la 3-a jarcento ties enloĝintoj migris al la meza valo de Hadramaut kaj tie fondis la urbon Ŝibam. La nomo de la urbo venas de Ŝibam Buri Harith ibn Saba, la pli juna, reĝo de la antikva regno Hadramaut. Ĝis la 15-a jarcento, Ŝibam estis la politika kaj ekonomia centro de la geografia kaj kultura regiono. Kiam la urbo Sajun iĝis la nova sultana rezidejo, Ŝibam malgraviĝis. La unua eŭropano eniris la urbon nur dum 1893.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.