Ŝiplifto Niederfinow
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ŝiplifto Niederfinow - germane Schiffshebewerk Niederfinow [Ŝifshebewerk ni:da:FI:no:] - estas la plej malnova funkcianta ŝiplifto en Germanio. Ĝi troviĝas en la proksimeco de Eberswalde kaj estas parto de Oder-Havel-Kanal. La diferenco inter la akvonivelo estas 36 m, kiun superas la lifto je 5 minutoj (20 minutoj kun la en/elŝipigo. La ŝiplifto mem altas 60 m, longas 94 m kaj larĝas 27m. La sinkiga mekanismo pezas 4290 tunojn, kiun tenas 256 kabloj kaj pelas 4 elektromotoj kun povumo de 75ĈP. La instalaĵo apartenas al la akvotransporta oficejo Eberswalde (germane mallongigite WSA Eberswalde).
Ĝi estas protektita industria konstruaĵo.