Ŝnurkalsoneto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝnurkalsoneto estas minimumeca kalsono, ĉe kiu mankas la flankoj kaj la dorso. Se nur mankas la flankoj, oni nomas tion Tangao.
Ekde la 1990-aj jaroj, la tangao furoriĝis kiel okcidentmonda subvestaĵo, ĉefe inter junulinoj. Ĝia ĉefa avantaĝo kontraŭ la tradicia plenpuga kalsoneto estas tio, ke ĝi malpli evidentigas sin tra strikta aŭ helkolora vesto.
Ĉe kelkaj ŝnurkalsonetoj, la zonŝnuro estas en du partoj, kiujn oni kunligas per bantaj nodoj ĉe la koksoj.