Ŝtata konsilio de Rusio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ŝtata konsilio (ruse Государственный Совет, latinliterigite gosudarstvennij sovet, foje mallongigata al akronimo Госсовет, gossovet) de Rusio estas grupo de konsilantoj al la rusia ŝtatestro, kiu okupiĝas pri temoj de plej alta graveco al la rusia ŝtato kiel tuto. La konsilio estis kreita sekve de dekreto de la prezidanto de Rusio, Vladimir Putin, la 1-an de septembro 2000.
La termino ne konfuziĝu kun la supra parlamenta ĉambro Federacia Konsilio de Rusio.
- Kategorio Ŝtata konsilio de Rusio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Rusio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |