From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝvitlaborejo (angle: Sweatshop) estas laborloko kun la plej malfacilaj laborkondiĉoj. Kutime la laboristoj en ĉi tiuj lokoj havas tre malmultajn rajtojn aŭ rimedojn por trakti sian situacion aŭ por kunlabori por plibonigi ĝin. Certe ili ne rajtas organiziĝi kaj aniĝi en sindikato por protekti kaj antaŭeniri siajn rajtojn ĉe siaj laborejoj.
Ĉi tiuj malfacilaj kondiĉoj povas esti proksimo al danĝeraj materialoj, al fizika danĝero, ekstreme altaj temperaturoj aŭ tre strikta sinteno fare de dungantoj (tre longaj labortempoj, punoj, senĉesa laboro, ktp.). Laboristoj de ŝvitlaborejoj kutime estas devigitaj labori longajn horojn kontraŭ malalta salajro. Ofte estas fenomeno dungi infanojn en ŝvitejoj.
La motivo de la dungistoj estas simpla, altaj enspezoj kaj malaltaj elspezoj por produkti varojn en fabrikejoj situantaj ĉe malriĉaj landoj kun malforta kaj maledukita loĝantaro kiu servas kiel vasta kaj malmultekosta laborpotenco.
Kvankam plej multaj ŝvitlaborejoj situas en landoj de la Tria Mondo kaj precipe en Orienta kaj Centra Azio, ili povas okazi en iu ajn lando. Ŝvitlaborejoj okazas en diversaj kulturoj, inkluzive de Usono ekde la 19-a jarcento ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Ŝvitlaborejoj produktas diversajn produktojn, de ŝuoj, teksaĵoj ĝis mebloj.
Nuntempe estas tre kutima fenomeno laborigi la malliberulojn kaptitajn en ŝtataj malliberejoj por nominala salajro en la ŝvitlaborejoj de grandaj transnaciaj firmaoj.
Kvankam nuntempa publika opinio en la okcidenta mondo emas kontraŭi la ekziston de ŝvitlaborejoj, tamen estas tiuj, kiuj subtenas tiun fenomenon (kiel Paul Krugman kaj Johan Norberg), argumentante, ke homoj elektas labori en ŝvitlaborejoj, ĉar ili ofertas signife pli altajn salajrojn kaj pli bonajn kondiĉojn kompare al ilia antaŭa laboro pri permana agrikulturo aŭ serĉado de iliaj manĝaĵoj en rubodeponejoj, kaj ke ŝvitlaborejoj estas frua stadio en la procezo de teknologia kaj ekonomia disvolviĝo, dum kiu malriĉa lando fariĝas pliriĉa lando.
Historie, kaj ankoraŭ ĝis nun, multajn amaslaboristaj akcidentoj okazis en tiu ĉi laborejoj ĉar ili estas tre malsekuraj. Tiuj akcidentoj skuis la pukblikan opinion kaj impetis la progresojn de leĝoj pri laborkondicoj. Eble la plej fama ekzemplo estas la brulado de Triangle Shirtwaist Factory. Tiu fenomeno servas grande kiel impeto al la kontraŭkapitalisma kaj kontraŭ-tutmondiga movadoj.
Gigantaj kompanioj kiel Adidas [1], Nike [2], Victoria's Secret [3], H&M, Uniqlo [4] kaj Walmart estis akuzitaj pri ekspluatado de infanoj en ŝvitlaborejoj [5].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.