From Wikipedia, the free encyclopedia
Šávoľ, (ŝAvoj) hungare Füleksávoly estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Lučenec.
La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Lučenec-Fiľakovo. La lasta troviĝas 4 km-ojn for.
La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1337. La kampoj longe apartenis al fortikaĵo de Fülek. Inter 1554-1594 la regiono apartenis al la Turka Imperio. En 1910 loĝis tie 450 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Fülek, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 560 da homoj, (471 hungaroj, 79 slovakoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.