120-ĉelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, la 120-ĉelo aŭ centdudekĉelo estas la konveksa regula plurĉelo kun simbolo de Schläfli {5,3,3}.
Rapidaj faktoj
120-ĉelo | |
Figuro de Schlegel | |
Speco | Konveksa regula plurĉelo |
Vertica figuro | Kvaredro (3.3.3) |
Bildo de vertico | |
Simbolo de Schläfli | {5,3,3} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Verticoj | 600 |
Lateroj | 1200 |
Edroj | 720 kvinlateroj {5} |
Ĉeloj | 120 dekduedroj (5.5.5) |
Geometria simetria grupo | H4, [3,3,5] |
Propraĵoj | Konveksa |
Duala | 600-ĉelo |
Fermi
Ĝi povas esti konsiderata kiel la 4-dimensia analogo de la dekduedro.
La rando de la 120-ĉelo estas komponita el 120 dekduedraj ĉeloj kaj 4 el ili kuniĝas je ĉiu vertico. Kune ili havas 720 kvinlaterajn edrojn, 1200 laterojn kaj 600 verticoj. Estas 4 dekduedroj, 6 kvinlateroj, kaj 4 lateroj kuniĝantaj je ĉiu vertico. Estas 3 dekduedroj kaj 3 kvinlateroj kuniĝantaj je ĉiu latero.
La duala hiperpluredro de la 120-ĉelo estas la 600-ĉelo. La vertica figuro de la 120-ĉelo estas kvaredro.