La 12-a de oktobro estas la 285-a tago de la jaro (la 286-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 80 tagoj restas.
Je la 12-a de oktobro okazis interalie:
- 633: Reĝo de Northumbria Edwin pereis en batalo de Hatfield Chase (apud Doncaster) kun armeoj de pagana koalicio Mercia kaj Kimrio
- 1322: Dum unua batalo pri sendependeco de Skotlando skota armeo venkis la anglan en batalo de Old Byland (Jorkŝiro)
- 1398: Grandduko de Litovio Vytautas subskribis pactraktaton sur insulo de Nemunas kun Konrad von Jungingen - cedo de Ĵemajtio al la ordeno de germanaj kavaliroj
- 1428: Centjara milito: komenco de la sieĝo de Orléans fare de reĝlando Skotlando kaj reĝlando Anglio
- 1492: Kristoforo Kolumbo alnavigis insularon Bahamoj, malkovrante Amerikon por eŭropanoj - komenco de la eŭropa koloniado de Ameriko
- 1552: Armeo de Ivano la Terura konkeris Kazanan ĥanlandon
- 1576: Rudolfo la 2-a iĝis imperiestro de Germanio
- 1617: Gustavo la 2-a Adolfo kroniĝis kiel reĝo de Svedio
- 1654: Nederlando: pro eksplodo de nigra pulvo en deponejo de Delft pereis 1200 personoj
- 1681: Loĝantino de Londono estis batita pro "engaĝiĝo en politikon"
- 1692: Sorĉistinaj juĝprocesoj en Salem finiĝis danke al letero de la guberniestro de la provinco Golfo de Masaĉuseco
- 1709: Meksiko: Ĉiuaŭurbo fondita
- 1711: Karolo la 6-a iĝis imperiestro de Sankta Romia Imperio
- 1792: En Novjorko oni unuafoje celebris la Tagon de Kolumbo
- 1810: Unua Oktobrofesto okazis en Munkeno - gereĝoj de Bavario invitis komune soleni nupton de la princo Ludoviko la 1-a
- 1813: Paragvajo akiris sendependecon
- 1822: Petro la 1-a iĝis imperiestro de Brazilo, kiu formale sendependiĝis de Portugalio
- 1841: Vilhelmo la 2-a donis al Luksemburgo unuan konstitucion
- 1847: Germanio: Konstruo-Fako de Telegrafoj Siemens&Hal establiĝis - nun Siemens AG
- 1849: Kolombio: urbo Manizales fondita en departemento Kaldaso
- 1859: Uzurpulo Joshua Abraham Norton proklamis sin imperiestro kaj ordonis malfondi usonan kongreson
- 1862: Bartolomé Mitre iĝis prezidanto de Argentino
- 1868: Domingo Faustino Sarmiento iĝis prezidento de Argentino
- 1874: Nicolás Avellaneda iĝis prezidento de Argentino
- 1880: Julio Argentino Roca iĝis prezidento de Argentino
- 1884: Argentino: fondo de la urbo Ushuaia
- 1892: Ĵuro pri fideleco unuafoje okazis en publikaj lernejoj de Usono por koincidi kun malfermo de la Monda Kolumba Ekspozicio en Ĉikago
- 1898: Julio Argentino Roca la duan fojon iĝis prezidento de Argentino
- 1901: Theodore Roosevelt oficiale nomis vaŝingtonan rezidejon de usonaj prezidentoj Blanka Domo
- 1911: Itala-turka milito: batalo de Tripolo komenciĝis
- 1910: Roque Sáenz Peña iĝis prezidento de Argentino
- 1916: Hipólito Yrigoyen iĝis prezidento de Argentino
- Unua Mondmilito
- 1919: Pollanda Olimpika Komitato fondiĝis en Krakovo, komence ĝis 1924 kiel Komitato por Partopreno de Pollando en Olimpiaj ludoj, kio oficiale ne eblis pro dispartigoj de Pollando
- 1919: Japana konzerno Olympus fondiĝis
- Soveta-Pola Milito:
- 1920: Germanio: en Halle komenciĝis konferenco, dum kiu Sendependa Socialdemokratia Partio de Germanio disdividiĝis
- 1920: Pola generalo Lucjan Żeligowski proklamis fondon de la Respubliko de Centra Litovio
- 1920: Usono: konstruado de Tunelo Holland sub la rivero Hudsono, interliganta Novjorkon kun Jersey City komencita
- 1921: Ligo de Nacioj decidis disdividi Supran Silezion - Pollando ricevis 29% de ties teritorio kun 50% de fandejoj kaj 76% de minejoj
- 1928: En Moskvo okazis unua koncerto de Aleksandrovanoj
- 1928: Hipólito Yrigoyen la duan fojon iĝis prezidento de Argentino
- 1931: Rio-de-Ĵanejro: solena inaŭguro de la Statuo de Kristo Savinto - projektita de Paul Landowski, franca skulptisto (la skulptaĵo konstruita en Francio)
- 1936: Kálmán Darányi iĝis ĉefministro de Hungario
- 1938: Dua Pola Respubliko: polaj soldatoj fondis kaj konstruis urbon Stalowa Wola
- Dua Mondmilito
- 1939: Soveta okupado de Pollando: Wehrmacht transprenis Suwałki de la Ruĝa Armeo; Londono: laŭ noto de pola ambasadoro Edward Raczyński, ministro pri eksteraj aferoj August Zaleski raportis pri deklaro de britaj altranguloj: Oni devas momente eviti ajnan agadon direktitan kontraŭ Soveta Rusio, ĉar Rusio ankoraŭ ne transiris al flanko de Germanio kaj ekzistas espero teni ĝin en la stato de neŭtraleco. (...) estas neniaj kondiĉoj ke Pollando esperu pri tio, ke Britio komencos militon kontraŭ Soveta Rusio favore al reakiro de tiuj areoj, kiuj estis okupitaj de sovetoj
- Germana okupado de Pollando: germanaj regopovoj en Orłowo (nun ene de Gdynia) komencis amasan deportadon de poloj, kaj en Sierpc devigis judojn porti flavajn brakbendojn; germana Selbstschutz murdis apud Chełmno grandan kvanton de poloj; Pola Rezistomovado: nokte de la 11-a/12-a de oktobro nekonatoj en distrikto Szamotuły ŝanĝis sur komisardomo germanan flagon kun svastiko, anstataŭante ĝin per la pola — pro tio germana polico mortpunis 10 virojn (5 publike pafekzekutis surloke); en Grodzisk Mazowiecki kreiĝis konspira Gvardio de Nacia Defendo; en Katowice aperis revuo "Ku Wolności" (Al Libereco) - la unua sekreta revuo en Silezio estas komence multobligata kaj fine de decembro presata; Adolf Hitler subskribis dekreton pri kreo, la 26-an de oktobro, de Ĝenerala Gubernio kun ĉefurbo en Krakovo subestre de Hans Frank — ĝi devus esti, ekster la Tria Regno, ekonomie ekspluata kaj laŭgrade germanigata; Berlino: laŭ taglibro de Joseph Goebbels: Konkeritaj rabaĵoj el Pollando estas por ni tre taŭgaj. Iliaj grandoj estas nekalkuleblaj.
- 1940: En Varsovio germanaj regopovoj publike informis pri kreo de 3 kvartaloj: pola, germana kaj juda; Adolf Hitler prokrastis al printempo 1941 realigon de Operaco Marleono; Italio: Benito Mussolini decidis limigitan operacon kontraŭ Grekio (okupado de Epiro kaj de Ioniaj insuloj)
- 1941: Holokaŭsto: germana polico finis 3-tagan ekzekuton de judoj en distrikto Poznań, en kiu pereis 125 judoj, alveturigitaj de Kalisz; en ukraina Dnipropetrovsko germanoj komencis murdi 11 mil judojn - la okupadon travivis nur 15; de 6 mil ĝis 12 mil judoj el geto en Stanisławów estis pafmortigitaj de germanoj kaj ukrainoj dum t.n. "sanga dimanĉo"; sinagogo de Zagrebo estis tute detruita de ustaŝoj; Londono: en "Wiadomości Polskie" unuafoja publikigo de poemo Droga (Vojo) de pola poeto Władysław Broniewski, verkita post forlaso de soveta malliberejo — plurfoje represata, ankaŭ kun interveno de cenzuro; Tel-Avivo: dutaga Skolta Konferenco en Proksima Oriento komenciĝis kun partopreno de anglaj, arabaj, aŭstraliaj, judaj kaj polaj skoltistoj — rekonita poste kiel la 1-a Ĝenerala Kunveno de Pola Skoltistaro en Oriento; Orienta Fronto: germana 61-a Infanteria Divizio grundiĝis sur Hiiumaa kaj 13-a Armea Korpuso konkeris Kaluga; Sovetunio: Ŝtata Defend-Komitato decidis pri kreo de Moskva Defend-Zono
- 1942: Operaco Reinhardt: inter la 10-a kaj la 12-a de oktobro germanoj forveturigis al koncentrejo en Treblinka ĉirkaŭ 7 mil judojn – loĝantojn de la geto en pola urbo Radomsko, kie la loka juda tombejo iĝis loko de amasaj militkrimoj; sekureca polico pendumis en Radom 15 polojn; taĉmento de Pola Enlanda Armeo sukcese atakis gardejon de germana ĝendarmaro en Opoczno; en okupata Varsovio dekkelkajn konspirajn organizaĵojn fondis Socian Organizaĵon de Memdefendo, agantan kunlabore kun Gvidantaro de Civila Batalado (organo de la pola registaro en ekzilo); Sovetunio: al Kujbiŝev, kien estis evakuita la registaro, venis nova pola ambasadoro Tadeusz Romer
- 1943: Pola Rezistomovado: partizana taĉmento de Kamparanaj Batalionoj batalis kontraŭ germanoj en arbaroj apud Pińczów; dutaga batalo de Lenino (proksime al Horki, 60 km de Katin) komenciĝis — masakro de la "pola" 1-a Divizio de Infanterio (kun sovetaj oficiroj), batalanta kadre de la 33-a soveta armeo, sendita kontraŭ germanoj laŭ ordono de Stalin pro propagandaj celoj, sen pli frua preparo de la batalkampo. Parto de soldatoj, pli frue malliberigitaj en gulagoj kaj ne preparitaj sufiĉe, fuĝis antaŭ la batalo al Wehrmacht, divizioj de la Ruĝa Armeo el la batalkampo estis tuj retirigitaj ("erare" per artilerio pripafis la polajn soldatojn), postlasis nur la pola soldataro, pli ol 500 mortfalis, preskaŭ 1 800 estis vunditaj (ĉ. 20% de la formacio), nur nokte ili povis retiriĝi; Heinrich Himmler parolante pri germanigo de polaj infanoj diris ke la germana devo estas "eĉ rabo aŭ ŝtelo de ili"; Itala Fronto: usona 5-a Armeo komencis atakon de la rivero Volturno kaj 5-a Armea Aviado atakis Rabaul (349 aviadiloj) por izoli kaj neŭtraligi Bismarkojn
- 1944: De fervoja stacidomo en Lodzo fuĝis 112 prenitaj al germana mallibero poloj, batalantaj en la Ribelo de Varsovio; nokte de la 12-a/13-a de oktobro de la 31-a regimento de infanterio de la 7-a Infanteria Divizio forkuris 636 soldatoj - unua amasa dezerto en Pola Popola Soldataro; brita armeo liberigis Atenon; en Atiko germanaj ariergardoj evakuiĝis de Pireo; Balkana Fronto: en Transilvanio trupoj de 2-a Ukraina Fronto konkeris Oradea
- 1946: Kanto de italoj iĝis nova himno de Italio
- 1947: Dua soveta okupado de Pollando: el gulago por polaj bienuloj en la urbo Krasnogorsk revenis Adam Maria Branicki por esti dum 3 semajnoj enprizonigita de la Oficejo de Publika Sekureco — li mortis komence de decembro
- 1949: Germana sindikata konfederacio fondiĝis en Munkeno
- 1954: Flago de Somalio oficialiĝis
- 1957: Ukraina elmigrinta aktivulo Lev Rebet (rifuzinta eksplodigi kontraŭpolan ribelon en 1939, ordonitan de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj) estis murdita en Munkeno de profesia murdisto de KGB Bohdan Staŝinski
- 1960: Gvidanto de Sovetunio Nikita Ĥruŝĉov dum debato en UN per ŝuo frapis pupitron por protesti kontraŭ kritiko de soveta politiko rilate al Orienta Eŭropo
- 1960: Gvidanto de Japana Socialisma Partio Inejiro Asanuma estis murdita dum televida debato per samuraja glavo
- 1963: Arturo Umberto Illia iĝis prezidento de Argentino
- 1964: En Duseldorfo komenciĝis proceso de la militkrimuloj de ekstermejo Treblinka
- 1968: La 19-a Somera Olimpiko komenciĝis en Meksikurbo
- 1968: Hispanio sendependigis Ekvatoran Gvineon
- 1968: Enkonduka interkonsento inter ĉefministroj Oldřich Černík kaj Aleksej Kosigin pri la restado de sovetiaj trupoj estas subskribita - la traktato estis rapide aprobita de la Nacia Asembleo la 18-an de oktobro, kio estis unua paŝo por leĝigi la okupadon de Ĉeĥoslovakio
- 1971: En Broadway okazis premiero de la muzikalo Jesuo Kristo Superstelulo
- 1973: Juan Domingo Perón la trian fojon iĝis prezidanto de Argentino
- 1979: Sur norda Pacifika Oceano oni notis la plej malaltan en la historio atmosferan premon (870 paskalojn)
- 1984: En hotelo en Brighton, kie loĝis brita ĉefministrino Margaret Thatcher, eksplodis bombo submetita de IRA - 5 personoj pereis kaj 34 vundiĝis
- 1989: Rudolf Zeman kaj Jiří Ruml estis arestitaj kaj akuzitaj pri ribelemo pro publikigo januare 1989 de la unua numero de "Lidové noviny" kiel samizdato, post malpermeso de ĝia renovigo
- 1990: Germana ministro Wolfgang Schäuble estis dufoje vundita de atencinto dum balota manifestacio en Oppenau
- 1992: Dum tertremo en Kairo 545 personoj perdiĝis, 6512 vundiĝis kaj 50 mil perdis domon
- 1994: En Usono fondiĝis kina firmao DreamWorks
- 1994: Nacia futbalteamo de Belorusio gajnis unuan venkon (kontraŭ Luksemburgio)
- 1995: Armistico dum Bosnia Milito
- 1999: Laŭ pritakso de UN naskiĝis sesmiliarda loĝanto de la Tero
- 1999: En Pakistano generalo Pervez Muŝaraf sensange puĉis arestante ĉefministron kaj malfondante parlamenton
- 2002: Indonezio: en kuracloko Kuta (Balio) rezulte de tri teroristaj atencoj 202 personoj pereis kaj pli ol 300 vundiĝis
- 2003: Germano Michael Schumacher iĝis sesfoja ĉampiono de Formulo 1
- 2005: Lanĉo de Shenzhou 6, la dua ĉina kosmosondilo kun homoj
- 2007: Al Gore kaj Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo ricevis Nobel-premion pri paco
- 2008: Parlamenta baloto en Litovio okazis kune kun referendumo pri fermo de la Nuklea centralo Ignalina
- 2008: Svisa monaĥino Maria Bernarda Bütler, misiistino en Ekvadoro kaj Kolombio, estis kanonizita de papo Benedikto la 16-a
- 2010: Ĉilio: liberigado de ministoj en Copiapó komenciĝis
- 2012: Eŭropa Unio ricevis Nobel-premion pri paco
- 2014: Evo Morales estis reelektita kiel prezidento de Bolivio
- 2018: Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo akceptis rezolucion pri redono dum 12 monatoj flanke de Rusia Federacio de la vrako de Tupolev Tu-154M, restanta en Smolensk post kraŝo de la pola registara aviadilo en 2010 — unua internacia dokumento subskribita de ĉiuj 46 membroj, escepte de Rusio, kiu estis suspendita post la anekso de Krimeo
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 231-a tago de la rusa agreso: Pro dutaga pripafo de Ukrainio 30% de bombita civila infrastrukturo estis detruita; pasinttage en Ĥersona provinco ukraina armeo liberigis 5 lokojn, kaj ukraina soldato kun uzo de Stinger paffaligis 2 krozmisilojn; 9 el 11 irandevenaj rusaj senpilotaj aviadiloj paffaligitaj per polaj kontraŭaviadilaj sistemoj; sur Nikopolon matene falis pli ol 100 elpafaĵoj — pli ol 30 kolektivaj loĝejoj kaj privataj domoj estis detruitaj, ankaŭ gasdukto, elektriza sistemo, du antaŭlernejoj, lernejo, magazenoj kaj karitatejo; sur bazaro de pripafita Avdijivka pereis 7 personoj kaj 7 estis vunditaj; en Kievo estis detruita la plej malnova monumento de rusa poeto Aleksandr Puŝkin; post rusia amasbombado de civila infrastrukturo en preskaŭ 4 000 ukrainaj setlejoj revenis kurento; sendependa rusa portalo informis, ke senrevenaj perdoj de Rusia armeo, mortigitaj kaj grave vunditaj, trapaŝis 90 000 personojn; ukraina polico: pli ol 120 korpoj estis elterigitaj en liberigita de rusa okupado parto de Donecka provinco
- Mondreago: Senditaj de Usono 4 longdistancaj HIMARS atingis Ukrainion; dum sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN 143 landoj voĉdonis por la rezolucio kondamnanta "referendumojn" aranĝitajn de Rusio por aneksado de Ukrainio — 4 ŝtatoj subtenis Rusion: Sirio, Nikaragvo, Nord-Koreio kaj Belorusio, 35 sindetenis de la voĉo, i.a. Armenio, Kazaĥio, Barato, Ĉinio kaj Respubliko Sud-Afriko; responde al raketa pripafo de Ukrainio Nederlando transdonos kpntraŭaviadajn pafaĵojn valore de 15 mln da eŭroj, kaj Kanado por ukraina armeo - ekipaĵon kontraŭ 47 mln da kanadaj dolaroj, kaj aldone vintrajn vestojn kun gantoj kaj ŝuoj; Pentagono: lastaj atakoj de Rusio montris kruelecon de la armeo de Putin kaj unuigis la mondon por apogi Ukrainion
- 1537: Eduardo la 6-a, reĝo de Anglio (m. 1553)
- 1614: Henry More, brita filozofo (m. 1687)
- 1619: Carlo Dati, itala filologo, antikvaĵisto, bibliotekisto, sekretario de la Accademia della Crusca (m. 1676)
- 1687: Silvius Leopold Weiss, germana komponisto kaj liutisto (m. 1750)
- 1713: Johann Ludwig Krebs, germana komponisto kaj orgenisto (m. 1780)
- 1725: Étienne Louis Geoffroy, franca apotekisto kaj entomologo, spertulo pri koleopteroj (m. 1810)
- 1745: Félix María Samaniego, hispana verkisto, aŭtoro de fabloj (m. 1801)
- 1787: Carl Barth, germana gravuristo kaj desegnisto (m. 1853)
- 1798: Petro la 1-a, portugala reĝo kaj brazila imperiestro (m. 1834)
- 1803: Alexander Turney Stewart, usona vendeja magnato (m. 1876)
- 1808: Victor Considerant, franca filozofo, ekonomikisto, verkisto (m. 1893)
- 1810: Nísia Floresta Brasileira Augusta, brazila verkistino kaj feministino (m. 1885)
- 1811: Thomas C. Jerdon, angla kuracisto, botanikisto, zoologo, pioniro de barata ornitologio (m. 1872)
- 1812: Ascanio Sobrero, itala kemiisto, malkovrinto de nitroglicerino (m. 1888)
- 1814: August Cieszkowski, pola mesianisma filozofo, socia pensanto, ekonomikisto kaj politikisto (m. 1894)
- 1840: Helena Modrzejewska, pola aktorino (m. 1909)
- 1855: Arthur Nikisch, hungara dirigento, eminenta interpretisto (m. 1922)
- 1857: Frieda von Bülow, flegistino kaj verkistino germana
- 1862: László Udránszky, hungara kuracisto kaj fiziologo (m. 1952)
- 1866: Ramsay MacDonald, ĉefministro de Britio (m. 1937)
- 1871: Dénes Berinkey, ĉefministro de Hungara Popola Respubliko, idisto (m. 1944)
- 1872: Ralph Vaughan Williams, angla komponisto, esploristo de popola muziko (m. 1958)
- 1875: Aleister Crowley, brita verkisto, okultisto, sinkretisma mistikulo (m. 1947)
- 1878: Karl Buresch, aŭstra politikisto, ĉefministro de Malsupra Aŭstrio (m. 1936)
- 1882: Lajos Gulácsy, hungara pentristo (m. 1932)
- 1889: Dietrich von Hildebrand, germana katolika teologo kaj filozofo (m. 1977)
- 1891: Edith Stein, german-juda filozofino, fenomenologo, karmelanino, sanktulino, murdita (m. 1942)
- 1896: Eugenio Montale, itala Nobelpremiita poeto, tradukisto, kontraŭfaŝisto (m. 1981)
- 1898: Rikárd Margittay, hungara ĵurnalisto, redaktoro, esploristo de Balatono kaj Buda, viktimo de koncentrejo (m. 1944)
- 1901: Hanns Seidel, germana politikisto, ĉefministro de Bavario (m. 1961)
- 1908: Gösta Knutsson, sveda verkisto kaj radimoderigisto (m. 1973)
- 1911: Dezső Baróti, hungara literaturhistoriisto, rektoro (m. 1994)
- 1914: Anastasio López Luna, argentina esperantisto (m. 1995)
- 1923: Jean Nidetch, usona entreprenistino okupiĝanta pri dieto kaj pezo (m. 2015)
- 1924: Franz Muhri, aŭstra komunista politikisto
- 1932: John Moffat, kanada fizikisto, profesoro de la Universitato de Toronto
- 1934: Ernő Fábián, rumania hungara publicisto, filozofo, kritikisto (m. 2001)
- 1934: Jurij Ŝĉerbak, ukraina verkisto, epidemiologo, diplomato
- 1935: Luciano Pavarotti, itala operkantisto (tenoro) (m. 2007)
- 1937: Pál Mihály, rumania hungara, hungara aktoro
- 1937: Lajos Péterffy, hungara aktoro
- 1939: Vladimír Körner, ĉeĥa verkisto kaj aŭtoro de filmaj scenaroj
- 1942: Daliah Lavi, israela aktorino, modelino kaj kantistino
- 1949: Ilich Ramírez Sánchez, venezuela komunisto, internacia teroristo
- 1952: Andrzej Kunert, pola historiisto
- 1953: Lajos Parti Nagy, hungara poeto, dramverkisto, tradukisto
- 1955: Ante Gotovina, kroata generalo akuzita pri militkrimoj kaj senkulpigita
- 1966: Jonathan Crombie, kanada aktoro
- 1968: Hugh Jackman, aŭstralia aktoro
- 1970: Origa, japana kantistino kaj komponistino (m. 2015)
- 1987: Johanna Bertóti, rumania hungara dramaturgino, kantistino
- 1989: Csaba Boros, rumania hungara aktoro
- -322: Demosteno, helena oratoro kaj politikisto, konata i.a. de 61 paroladoj, kontraŭulo de la dominado de Antikva Makedonio, kies morton priskribis Plutarko (n. -384)
- 633: Edwin, reĝo de Northumbria, Anglio (n. ĉirkaŭ 586)
- 638: Honorio la 1-a, papo, renoviginto de Baziliko Sankta Petro
- 642: Johano la 4-a, papo
- 1492: Piero della Francesca, itala pentristo de frurenesanco, artoteoriisto kaj matematikisto (n. ĉirkaŭ 1420)
- 1576: Maksimiliano la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1527)
- 1600: Luizo de Molina, hispana jezuito, teologo, juristo, filozofo, aŭtoro de teologia molinismo (n. 1535)
- 1654: Carel Fabritius, nederlanda pentristo, lernanto de Rembranto (n. 1622)
- 1694: Delphin Strungk, germana komponisto de Nordgermana Orgenskolo (n. 1601)
- 1730: Frederiko la 4-a, reĝo de Danio-Norvegio (n. 1671)
- 1769: Johann Christian Ernesti, germana teologo (n. 1695)
- 1803: Sámuel Csernátoni Vajda, hungara reformita instruisto (n. ĉirkaŭ 1750)
- 1826: Ferenc József Müller, aŭstria mineralogo kaj mininĝeniro, malkovrinto de teluro (n. 1740)
- 1858: Ando Hiroŝige, japana pentristo, grafikisto, kreinto de ukijo-e (n. 1797)
- 1859: Robert Stephenson, angla inĝeniero pri fervojoj (n. 1803)
- 1863: Andrei Mureșanu, rumana poeto kaj politikisto (n. 1816)
- 1870: Robert E. Lee, usona militisto, ĉefkomandanto de la trupoj de Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko dum la Usona Enlanda Milito (n. 1807)
- 1875: Jean-Baptiste Carpeaux, franca skulptisto, pentristo kaj desegnisto (n. 1827)
- 1901: Georg Kaibel, germana klasika filologo kaj epigrafiisto (n. 1849)
- 1902: Mór Adler, hungara pentristo (n. 1826)
- 1915: Edith Cavell, brita flegistino helpanta al militkaptitoj en Belgio, ekzekutita (n. 1865)
- 1924: Anatole France, franca Nobelpremiita verkisto (n. 1844)
- 1925: Jenő Szentkláray, hungara pastro, historiisto, profesoro de la Universitato de Budapeŝto (n. 1843)
- 1932: Kunó Klebelsberg, hungara politikisto pri kulturo (n. 1875)
- 1936: Karl Buresch, aŭstra politikisto, membro de Nacia Konsilio (n. 1878)
- 1942: Roman Sitko, pola pastro, murdita en Aŭŝvico, beatigita (n. 1880)
- 1942: Sándor Hunyady, hungara verkisto, kunfondinto de la verkista laborkomunumo Helikon (n. 1890)
- 1957: Arie de Jong, nederlanda lingvisto kaj volapukisto, konata de la Volapuka reformo de Jong, tradukisto de Nova Testamento (n. 1865)
- 1969: Sonja Henie, norvega artsketistino, plurfoja mondĉampionino kaj aktorino (n. 1912)
- 1971: Dean Acheson, usona ministro pri eksteraj rilatoj n. 1893)
- 1976: Júlia Szendrei, rumania hungara literaturhistoriistino (n. 1932)
- 1986: Szabolcs Fényes, hungara komponisto kaj teatrestro (n. 1912)
- 1990: Peter Wessel Zapffe, norvega verkisto, montgrimpisto kaj filozofo (n. 1899)
- 1991: Arkadij Strugackij, soveta, rusia verkisto pri sciencfikcio (n. 1925)
- 1994: József Macskásy, rumania hungara pentristo (n. 1921)
- 1996: René Lacoste, franca tenisisto, sporta aktivulo kaj entreprenisto, kreinto de vesta firmao Lacoste (n. 1904)
- 1998: Bernhard Minetti, germana aktoro aperinta en klasikaj dramoj kaj verkoj de modernaj dramistoj (n. 1905)
- 2000: Mihály Sükösd, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1933)
- 2000: Solen', franca esperanto-aktorino, reĝisorino kaj verkistino (n. 1955)
- 2005: Ghazi Kanaan, siria generalo kaj politikisto, sinmortiginto (n. 1942)
- 2011: Dennis Ritchie, usona komputikisto, kreinto de operaciumo Unikso kaj programlingvo C (n. 1941)
- 2015: Abdallah Kigoda, tanzania politikisto kaj ministro (n. 1953)
La 12-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):