19-a SAT-Kongreso 1939
kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 19-a Kongreso de SAT okazis en Kopenhago inter la 5-a kaj la 10-a de aŭgusto 1939. Ĝin partoprenis 568 homoj el 13 landoj (aliĝis 622 el 15 landoj). Inter la organizantoj troviĝis Paul Neergaard kaj Poul Thorsen. La kongreso estis oficiale akceptita de la urbestraro. Okazis ekstera publika kunvenego en popola parko. Aperis ĉiutage kongresgazeto. Estis aprobita regularo pri funkciado de LEA-Komitato. Unuafoje okazis politika diskutkunveno, dum kiu ĉiu povis prezenti sian vidpunkton. Tiu ĉi kongreso de SAT estis la lasta antaŭ la Dua Mondmilito.
Rapidaj faktoj
19-a SAT-Kongreso 1939 | ||
---|---|---|
Loko | Kopenhago | |
Ekde | 5-a de aŭgusto 1939 | |
Ĝis | 10-a de aŭgusto 1939 | |
Organizanto | Sennacieca Asocio Tutmonda | |
← Antaŭa | Sekva → | |
Fermi