From Wikipedia, the free encyclopedia
La ideo de la Kvindek Unua Subŝtato de Usono, aktuala temo en diskutoj pri la strukturiĝo de Usono depost 1959, estas koncepto kiu referencas al lokoj konsiderataj kiel kandidatoj por subŝtatiĝi adicie al la jam ekzistantaj subŝtatoj de Usono. La termino mem povas esti interpretata ŝerce, mallaŭde, aŭ serioze. La nuraj du proponoj seriozaj hodiaŭ estas por la subŝtatiĝo de Portoriko kaj la subŝtatiĝo de Vaŝingtonio. Portoriko aktuale estas teritorio, kaj Vaŝingtonio aktuale estas la landa ĉefurbo kies loĝantoj havas nenian reprezentadon krom simbolan.
Laŭ Artikolo Kvar, Artikolero Tri de la Usona Konstitucio, kiu pritraktas la rilaton inter la subŝtatoj, la kongreso potencas aldoni plusajn subŝtatojn en la federacion kaj la subŝtatoj mem estas devigataj doni "plenfidon kaj agnoskon" al la aktoj de ties parlamentoj kaj kortumoj. Reciproke, la federacia registaro donas militan defendon kaj reprezenton en la parlamento.
Ne nur teritorioj, kolonioj, ne reprezentitaj sublandoj kaj ceteraj petas subŝtatiĝon, sed ankaŭ kelkaj jam ekzistantaj subŝtatoj petas apartiĝon:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.