Aŭto
veturilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Aŭtomobilo (el la greka autos [mem] kaj latina mobilis [mobila]) aŭ (kiel kutima mallongigita formo) aŭto estas, krom biciklo, unu el la plej ofte uzataj veturiloj de la persona kaj ŝarĝo-transporto. Aŭtomobilo estas difinebla kiel memmova veturilo, kiu memstare movas sin per helpo de propra movilo - sen helpo de tirbestoj - sur stratoj, vojoj (sendepende de reloj).
Aŭto estas radohava motorveturilo uzata por transportado. La difinoj plejparte konsentas pri tio, ke la aŭtoj kutime funkcias sur ŝoseoj, sidigas inter unu kaj ok personoj, havas kvar radojn, kaj servas kiel transportiloj precipe por personoj kaj nur duavice por varoj.[1][2]
Aŭtoj venis al ĝenerala uzado laŭlonge de la 20a jarcento, kaj disvolviĝintaj ekonomioj dependas el ili. La jaro 1886 estis konsiderata kiel la naskojaro de la moderna aŭto kiam la germana inventisto Karl Benz patentis sian triradan motoraŭton Benz Patent-Motorwagen. Iom post iom aūtoj iĝis amplekse disponeblaj jam komence de la 20a jarcento. Unu el la unuaj aŭtoj relative facile akirebla por homamasoj estis la Ford Modelo T de 1908, nome usona aŭto fabrikita de Ford Motor Company. Aŭtoj estis rapide adoptitaj en Usono, kie ili anstataŭis besto-tiritajn ĉarojn kaj aliajn vehiklojn, sed ili bezonis multe pli da tempo por esti akceptitaj en Okcidenta Eŭropo kaj en aliaj partoj de la mondo.
Aŭtoj havas kontrolilojn por direktigo, haltigo, komforto de pasaĝeroj, kaj ĝenerala sekureco, kaj por kontroli ampleksan varion de lampoj. Laŭlonge de jardekoj, oni aldonis kromajn trajtojn kaj kontrolilojn al la vehikloj, kio faris ilin iom post iom pli kompleksaj. Ekzemploj estas kameraoj por rigardi la retroiron, klimatiziloj, navigiloj, kaj internaj distriloj (radio, muziko, televido en malantaŭaj sidlokoj ktp). Plej aŭtoj nuntempe uzataj en la 2010-aj jaroj estas pelataj pere de internaj eksplodmotoroj, kiuj uzas energion el brulado de fosiliaj brulaĵoj. Elektraj aŭtoj, kiuj estis inventitaj jam komence de la historio de aŭtoj, ekiĝis komerce disponeblaj nur en 2008.
La unuaj modernaj aŭtoj kun la konata stirrado kaj pedaloj estis la Cadillac kaj Aston Martin 7. En la 1930-aj jaroj Volkswagen Tipo 1, populare nomata skarabo laŭ ĝia aerdinamika ferma formo, estis produktita en Germanio, kiu estis populara malmultekosta aŭto tra la tuta mondo.
Estas multaj profitoj kaj malprofitoj en la uzado de aŭtoj. Altaj kostoj rezultas el akiro de la vehiklo, pago de interesoj (se la aŭtaĉeto estis financita), riparoj kaj bontenado, brulaĵo, elĉerpiĝo kaj malvaloriĝo, ŝoforado (lacigo kaj tempoperdo), malfacilo trovi aŭ pagi haltigejojn, impostoj kaj asekurado.[3] Kostoj por la socio (ŝtato), estas bontenado de ŝoseoj, uzado de tereno, ŝoseŝtopiĝo, aer-poluado, publika sano, sansistemo, kaj disponi el la vehiklo je la fino de ĝia vivo. Trafikakcidentoj estas la plej granda kaŭzo de vundo-rilataj mortoj en la tuta mondo.[4]
Profitoj estas facilo por transportado, moveblo, sendependo, kaj konveno.[5] Sociaj profitoj estas ekonomiaj profitoj, kiel laborpostenoj kaj riĉokreado el la aŭtomobila industrio, transporto provizo, socia bonfarto el oportunoj por plezuro kaj veturebloj, kaj generado de enspezoj el la multaj impostoj. La aktuala kapablo de la personoj por moviĝi facile kaj flekseble el unu loko al alia okazigis alt-atingajn rezultojn por la naturo de la socioj kaj ties trajtoj.[6] Oni ĉirkaŭkalkulis en 2014 ke la nombro de aŭtoj estas ĉirkaŭ 1.25 mil milionoj da vehikloj,[7] el la 500 milionoj de 1986.[8] Tiuj ciferoj pliiĝas tro rapide, speciale en Ĉinio, Barato kaj aliaj nove industriigitaj landoj.[9]