Aŝrafo (tendaro)
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tendaro Aŝrafo (perse قرارگاه اشرف; angle Camp Ashraf aŭ Ashraf City) estas granda rifuĝeja (ĝis 2005 ankaŭ milita) tendaro en nordorienta parto de Irako, je 60 km de Bagdado kaj je 120 km de la okcidenta limo de Irano.. La tendara teritorio apartenas al la gubernio Dijala. En la tendaro, kies teritorio okupas 36 km²,[1] loĝas iranaj rifuĝantoj, precipe anoj de la «Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo» (mallonge: OMIP) por kiu Aŝrafo estas la ĉefa milita bazo ekde 1986-1987. Alirejoj estas grave fortikigitaj.[2] Ĝis komenco de 2012 tie loĝis ĉ. 3.500 homoj, sed pro organizita translokigo al alia tendaro en aŭgusto 2013 restis nur 100.[3]
Rapidaj faktoj Tendaro Aŝrafo, Situo: ...
Tendaro Aŝrafo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
perse قرارگاه اشرف angle Camp Ashraf | ||||||||||||
Enirejo de Aŝrafo, 2005 | ||||||||||||
| ||||||||||||
Fermi