From Wikipedia, the free encyclopedia
Aŭkŝtajtio (litove Aukštaitija, "altaj landoj", estas unu el la kvin etnografiaj regionoj de Litovio. La nomo rezultas el la fakto, ke kompare al aliaj partoj de la ŝtato la regiono situas relative alte super marnivelo kaj estas monteta, aparte en la pleja oriento.
Aŭkŝtajtio | ||
---|---|---|
Regiono | ||
Flago | Blazono | |
Regionoj de Litovio [+] | ||
Lando | Litovio | |
Ĉefurbo | Panevėžys | |
- koordinatoj | 55° 43′ 30″ N, 24° 21′ 50″ O (mapo)55.72524.363888888889 | |
Aŭkŝtajtio | ||
Vikimedia Komunejo: Aukštaitija [+] | ||
Aukštaitija estas en la nordorienta parto de Litovio kaj historie ankaŭ inkluzivas etajn partojn de Latvio kaj Belorusio.
Laŭ nombro da enloĝantoj la ses plej grandaj urboj de la regiono estas
Pli malgranda setlejo estas Žagarė.
La regiono estas plena je lagoj, kiuj aparte multas en la oriento.
La Princlando Litovio (litove Lietuvos Kunigaikštystė, ofte mallongigite LDK, en mezepoka literatura litova lingvo Kunigiste Letuvos, rutene князство Литовское, latine Ducatus Lituaniae, beloruse Княства Літоўскае, "Knjastva Litoŭskaje", ukraine Князівство Литовське, "Knjazivstvo Litovske", pole Księstwo Litewskie, ruse Княжество Литовское, "Knjaĵestvo Litovskoje") estis teritorio proksimume ekvivalenta al la kultura regiono Aŭkŝtajtio, en kiu regis la litova reĝo Mindaugas. La teritorio konsidereblas la "kerna parto" de la pli granda Grandprinclando Litovio, kiu poste ĝis la 18-a jarcento iĝis parte tre ampleksa ŝtato en orienta kaj centra Eŭropoj.
La enloĝantoj plejparte parolas la aŭkŝtajtian dialekton de la litova lingvo. Laŭ nova klasigado de litovaj dialektoj ekzistas nur du ĉefaj dialektoj, la aŭkŝtajtia kaj la ĵemajtia dialekto: La dialektoj de la regionoj Suvalkio kaj Dzukio nun konsideriĝas subdialektoj de la aŭkstajtia, kaj tiu de la regiono Aŭkŝtajtio havas la etikedon "orienta aŭkstajtia". Kvankam historie la dialekto estas multe parolata kaj havas fortan pozicion en la enloĝantaro, kiel en multaj regionoj de la mondo ĝia uzo nun tendence malkreskas.
La regiono havas malgrandajn ruslingvan kaj beloaruslingvan minoritatojn en la oriento.
Blazono kaj flago de Aŭkŝtajtio estas subtenataj fare de iuj enloĝantoj, sed ne estas en oficiala uzo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.