From Wikipedia, the free encyclopedia
La Diario ABC (ĵurnalo ABC) estas hispana ĵurnalo, eldonita en Madrido kaj Sevilo. Ĝi estis fondita en Madrido je la 1-a de januaro de 1903 de Torcuato Luca de Tena y Álvarez-Ossorio. Ĝi ekaperis semajne, sed en junio de 1905 ĝi publikiĝis tage.
Ĉi tiu artikolo temas pri ĵurnalo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon ABC. |
Ĝi estas konata kiel konservista ĵurnalo kaj favora je la hispana monarkio.
Kiam la hispana civilmilito komenciĝis en 1936, la Popola Fronto prenis posedon de ĝia versio en Madrido, kaj do dum la milito estis du malsamaj ABC: unu en Madrido (respublikista) kaj alia en Sevilo por la ribela flanko.
Kiam la milito finiĝis, la malnovaj posedantoj rehavis la ABC-n, kaj ĝi refariĝis la plej vendata ĵurnalo en Hispanio dum la periodo de la diktaturo. Dum la 20-a jarcento kunlaboris en ĝi multaj kolumnistoj, kiel José María Pemán, Pedro J. Ramírez, Federico Jiménez Losantos, Carlos Luis Álvarez, "Cándido", Jaime Campmany, kaj nun Juan Manuel de Prada, Antonio Burgos, Manuel Martín Ferrand kaj Luis Ignacio Parada.
ABC estas kunfondinto de la European Dailies Alliance (EDA), en kiu kunlaboras la gazetoj The Daily Telegraph (Britio), Le Figaro (Francio) kaj Die Welt (Germanio) rilate al internaciaj novaĵraportoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.