cover image

Askio

Usona 7-bita signokoda normo / From Wikipedia, the free encyclopedia

Askio estas komputila kodo por la baza latina alfabeto (majuskla kaj minuskla), la eŭropaj ciferoj, kelkaj interpunkciaj signoj kaj 32 reg-signoj.

Quick facts: Askio, kodoprezento, Lando...
Askio
American Standard Code for Information Interchange
ASCII_full.svg
kodoprezento
Dum nekonata - nuntempe
Sekvanto ISO 8859
Lando Usono
Wikidata-logo.svg
Information_icon.svg
vdr
Close

La vorto venas de la angla mallongigo ASCII, kiu signifas American Standard Code for Information Interchange (= Usona norma kodo por informo-interŝanĝo).

La kodo uzas la kod-numerojn 0 ĝis 127, reprezenteblajn per sep bitoj. Ĝi estis oficiale enkondukita en 1968 per la usona normo ANSI X3.4. Kiel ĝia kreinto estas konsiderata Robert William Bemer.

Ĉar Askio ne enhavas diakritajn signojn, bezonatajn en multaj latinliteraj lingvoj, oni enkondukis variantojn de Askio, kiuj anstataŭigis kelkajn koderojn per diakritaj literoj, precipe la ortajn kaj kunigajn krampojn, la tildon, la vertikala kaj la descenda stango. Tiuj modifitaj kodoj ne povis esti interkongruaj. Tial oni enkondukis unue diversajn 8-bitajn kodojn kaj poste Unikodon kaj ISO 10646.

La ok-bitaj kodoj de la familio ISO 8859 kaj Unikodo estas laŭ la kodnumeroj (ne nepre laŭ la enkodigo) kongruaj kun Askio. Tial la tabelo de ISO 8859-3 utilas ankaŭ por Askio.

La frua universala disponebleco kaj la simpleco de Askio igis kelkajn homojn uzi ĝin por produkti grafikaĵojn, tiel nomatan aski-arton.

ASCII_full.svg
95 printeblaj askiaj signoj kun numeroj 32(= spaceto) ĝis 126