From Wikipedia, the free encyclopedia
Abaúj-Torna (abaUj), (germane Abaujwar-Tornau, slovake Abov-Turňa) estis historia departemento en norda parto de la Hungara Reĝlando. Pli frue estis 2 departementoj: Abaúj kaj Torna, kiuj unuiĝis en 1881.
Abaúj-Torna (historia departemento) | ||
hungare: Abaúj-Torna vármegye, slovake: Abovsko-turnianska župa | ||
Reĝa departemento de Hungara reĝlando | ||
Rivero Hornád fluas en pitoreskaj pejzaĝoj | ||
|
||
Oficiala nomo: Abaúj-Torna vármegye | ||
Lando | Hungara reĝlando | |
---|---|---|
Riveroj | Hornád, Torysa, Bodva | |
Departementa urbo | Košice | |
Areo | 3 317,0 km² (331 700 ha) stato en 1910 | |
Loĝantaro | 202 282 (1910) | |
Denseco | 60,98 loĝ./km² | |
Situas nun en | Hungario, Slovakio | |
Departemento Abov-Turňa
| ||
Hungara reĝlando kun Kroatio, situo de departemento Abov-Turňa
| ||
Vikimedia Komunejo: Abaúj-Torna County | ||
Laŭ la censo de 1880
Laŭ la censo de 1910
Estis 6 distriktoj:
La departemento situis en la Karpatoj, menciinda rivero estas Hornád. Stefano la 1-a (Hungario) formis departementojn komence de la 11-a j.c. Dum liberecbatalo de Rákóczi Kassa estis kvazaŭ ĉefurbo. En 1918 la ĉeĥoslovaka armeo okupis la departementon, en 1919 la hungara ruĝa armeo okupis nordan grandan parton de la lando, kie ili proklamis Slovakan Konsilantaran Respublikon. La departemento pli kaj pli ligiĝis al la peza industrio kunu kun Borsod, krome estas grava komerca vojo Miskolc-Košice-Pollando. Ekde 1920 norda parto de la departemento iĝis ĉeĥoslovaka, la restinta parto havis departementejon Szikszó. Inter 1938-1945 pro la packontrakto de Vieno Hungario rericevis la teritorion.
En 1941 en Kassa nekonataj flugmaŝinoj bombardis la poŝtoficejon. Ankaŭ nun neniu scias, kiu bombardis, tamen la ĝis tiam neutrala Hungario komencis ataki Sovetunion. Post 1945 laŭ dekretoj de Beneŝ en Ĉeĥoslovakio la hungareco estis persekutita.
La restinta hungara parto aliĝis al Borsod, havanta longan nomon Borsod-Abaúj-Zemplén. Tiun longaĵon oni nomas mallonge BAZ.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.