Abotabad
From Wikipedia, the free encyclopedia
Abotabad (urdue ایبٹ آباد) estas urbego en la nord-okcidenta lima provinco de Pakistano. Ĝi situas 120 km norde de la ĉefurbo Islamabado kaj 200 km oriente de Peŝavaro. Pro sia alteco de 1227 m super la marnivelo ĝi havas somere agrablan klimaton kaj estas ŝatata somera rifuĝejo.
Rapidaj faktoj urbo • unuiĝkonsilio de Pakistano • urbego, Administrado ...
Abotabad | |||
---|---|---|---|
urbo • unuiĝkonsilio de Pakistano • urbego | |||
Administrado | |||
Lando | Pakistano | ||
Provinco | Nord-okcidenta lima provinco | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 105 999 (1998) | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 9′ N, 73° 13′ O (mapo)34.1573.216666666667 | ||
Alto | 1227 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Abbottabad [+] | |||
Fermi
Abotabad havas la plej grandan multon da lernejoj kaj universitatoj en Pakistano; pro tiu ĉi kialo, ĝi estas foje kromnomata «urbo de la lernejoj».
Laŭ televida deklaro de la usona prezidanto Barack Obama, la estro de Al-Kaido Usama bin Laden estis mortigita en la nokto al la 2-a de majo en Abotabad, dum interpafado kun usonaj sekretservoj.
- Kategorio Abotabad en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Pakistano. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |