Aeroĝelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aeroĝelo estas solida materialo kun tre malgranda denso. Ĝi estiĝas el ĝelo, en kiu oni anstataŭigis la likvan komponanton per gasa.
Ĝi havas specifajn fizikajn proprecojn (ekz. kiel izolaĵo), ĝi estas diafana, blueca kaj havas internan refrakton.
La aeroĝelon inventis Steven Kistler en 1931, post veto kun Charles Learned, ke li povas en ĝelo ŝanĝi la likvon en gason, sen kunfaligi la ĝelon. La unuaj tiaj ĝeloj estis silikonĝeloj. Ekde tiam evidentiĝis, ke oni povas prepari ĝelon el diversaj materialoj.
Kiam oni tuŝas aeroĝelon, oni sentas malpezan, sed solidan ŝaŭmon. Se oni premas ĝin, tio ne lasas spuron sur ĝi, sed forta premo kaŭzas restantan kreviĝon. Je tre forta premo, ĝia strukturo kolapsas kaj la aeroĝelo disfalas kiel vitro. Spite al la lasta propreco, ĝi estas strukture tre rezista kaj povas subteni 2000-oblan mason (kompare al la propra maso). Tio estas dankinda al la dendrita mikrostrukturo, en kiu la ringoformaj korpuskloj (grandaj 2-5 nm) formas nodojn, elformante tre porecan, preskaŭ fraktalan strukturon, kies poroj estas pli malgrandaj ol 100 nanometroj.