Agada videoludo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Agada videoludo estas ĝenro de videoludo, kies ludomaniero baziĝas sur realtempaj interagoj. Ĝi kutime necesas lertecon kaj rapidajn refleksojn de la ludanto.
La ĝenro ĉefe konsistas el ludoj proponante perfortajn konfrontojn, ekzemple shoot 'em up, luktaj aŭ unuapersonaj pafaj videoludoj (FPS). Agadaj videoludoj tamen inkludas multe pli variajn ludotipojn, inkluzive de brikrompaj, labirintaj, vetkuraj, sportaj kaj platformaj videoludoj, aldone de multaj aliaj senkategoriaj konceptoj.
Agadaj videoludoj estas la plej komuna videoluda ĝenro.