Agadezo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Agadezo, aliforme Agadés aŭ Agadèz estas la plej granda urbo en nordo de Niĝero, situanta en Saharo ĉe kruciĝo de gravaj vojoj, je 740 km de la ĉefurbo. La historia urbocentro apartenas al la monda kultura heredaĵo de Unesko.
Rapidaj faktoj municipality of Niger, Administrado ...
Agadezo | |||
---|---|---|---|
| |||
municipality of Niger | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 110 497 (2012) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 16° 58′ N, 7° 59′ O (mapo)16.9722222222227.9908333333333 [+] | ||
Alto | 520 m [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Agadez [+] | |||
Fermi
Agadezo estas la ĉefa urbo de Aïr, unu el la tradiciaj federacioj de Touaregoj kaj de la regiono Agadezo. Laŭ la stato de 2012 en la urbo vivis 110 497 loĝantoj. La areo de Agadezo ricevas ĉiujare precipitaĵon de 300 mm.
Ĝi estis en la 15-a jarcento sidejo de la tuarega sultaneco kaj ankaŭ nun estas centro por la migrantaj tuaregaj paŝtistoj.