From Wikipedia, the free encyclopedia
Agado signifas eksterigi siajn kapablojn, produkti ian efikon, uzante sian forton aŭ kapablon. Ag(ad)i ankaŭ estas konduti iel kontraŭ iu aŭ trakti iun diversmaniere.
Agado estas en antropologia kaj ĉiutaga senco la konscia laborado, formado sed ankaŭ la konscia preterlaso de ago.
Agado distingiĝas de konduto, ekigita per stimulo. Kelkaj punktoj de la distingo : Ĝi estas intenca, konscia, arbitra. La sinsekvo de la agado estas, almenaŭ parte, kontrolebla. El tio sekvas ke oni transprenu la respondecon por sia agado. Agado ofte okazas en fiksa regularo, ekz. dancado, piedpilko, kio plifaciligas al observantoj la taksadon de la koncerna agado.
Ĉiu homa agado povas esti priskribita el la vidpunkto fizika, medicina, psikologia, jura, ktp.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.