From Wikipedia, the free encyclopedia
Agarmiŝo (ruse Агармыш, ukraine Агармиш, krime-tatare Ağarmış) estas monta masivo en Krimeo, la plej orienta parto de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro. La masivo situas apud la urbo Starokrimo kaj estas deklarita kiel natur-monumento de la respublika graveco (ekde 1975). La monto de la nomo venas el la krime-tatara lingvo, en kiu ĝi signifas "grizhariĝanta".
Agarmiŝo | |||
---|---|---|---|
montarmasivo | |||
Alteco | 722,5 m | ||
Situo | Krimeo (Ukrainio) | ||
Montaro | Krimea montaro | ||
Geografia situo | 45° 2′ N, 35° 2′ O (mapo)45.03888888888935.034722222222 | ||
| |||
La masivo havas iom platan supraĵon kun kelkaj pintoj. La plej alta punkto de la masivo estas la monto "Granda Agarmiŝo" (722,5 m.). La monto estas formita de kalkoŝtonoj kaj prezentas tipan karstan regionon: sur la monto multas kavernoj. La deklivoj de la monto estas gravaj por formiĝo de la akvaj resurcoj de orienta Krimeo: ĉi tie multas akvofontoj, ankaŭ sufiĉe grandaj.
La monto estas kovrita de arbaro, kiun konsistigas ĉefe fagoj, kverkoj kaj orientaj karpenoj; ekde la jaro 1964 la arbaro estis deklarita kiel naturrezervejo. Kelkaj specioj estas registritaj en la Ruĝa listo.
La pentrindaj ĉirkaŭaĵoj de la masivo ofte iĝis la scenejo por produktado de diversgenraj kinfilmoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.