From Wikipedia, the free encyclopedia
La Agla fregato aŭ Ascensiona fregato (Fregata aquila) estas birdo el la familio de Fregatedoj kiuj reproduktiĝas nur en la malgranda Boatvanbirda Insulo ĉe Ascensiono en tropika Atlantika Oceano. Ĝi iam reproduktiĝis en la pli granda insulo, sed ĝi iĝis formortinta pro la agado de enmetitaj katoj, brunaj ratoj, kaj homa persekutado.
Agla fregato | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Agla fregato
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Fregata aquila (Linnaeus, 1758) | ||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Ili reproduktiĝis sur la rokaj deklivoj de Boatvanbirdo. Kiel ĉe aliaj fregatoj, ties movoj for de la reprodukta sezono estas malmulte konata pro identigaj problemoj ene de tiu malfacila grupo, sed ĝi loĝas ĉe Okcidenta Afriko.
Fregato troviĝanta mortonta en 1953 en Tiree, Skotlando, estis identigita tiam kiel Grandioza fregato sed ĝi estis re-ekzamenita en 2002 kaj rezultis Agla fregato.
Ili manĝas fiŝojn kaj similajn surfacajn predojn kiaj malgrandaj testudoj.
Tiu specio estas tre simila al aliaj fregatoj kaj similargranda al ĉiuj escepte la Malgranda fregato. Ĝi havas blankan akzelan areon, kaj junuloj montras blankan kapon, kaj distingan blankan malantaŭan kolon sen ruĝec-bruna nuanco. Ĝi havas brunan brustobendon. Kiel ĉe aliaj fregatoj, la forko estas vostoforma, fajna kaj longa, la flugiloj tre longaj kaj kun formo de litero W. La beko estas longa, kurbeca kaj kun tre markata hoko pinte.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.