Agrinio
urbo en Grekio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Agrinio (en greka: Αγρίνιο) estas la plej granda urbo de la regiona unuo Etolio-Akarnanio, en Grekio, kaj ties plej granda municipo, kun 106,053 loĝantoj. Ĝi estas la ekonomia centro de Etolio-Akarnanio, kvankam ties ĉefurbo estas la urbo Misolongi. La setlejo datas el la antikvaj tempoj. Antikva Agrinio estis 3 kilometrojn nordoriente de la nuna urbo; kelkaj muregoj kaj fundamentoj estis elfositaj. En mezepokaj tempoj kaj ĝis 1836, la urbo estis konata kiel Vraĥori (Βραχώρι).
Agrinio | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 30100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 50 690 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 41 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 38′ N, 21° 25′ O (mapo)38.626421.409 [+] | ||
Alto | 91 m [+] | ||
Areo | 1229,33 km² ( 122 933 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Agrinio [+] | |||
La majoritato de la loka loĝantaro estis okupita dum grava periodo en la industrio de tabako, el la lastaj jardekoj de la 19a ĝis la fino de la 20a jarcento. Oni fondis en la urbo grandajn entreprenojn de tabako, kiaj la fama Papastratos, kune kun Panagopoulos kaj Papapetrou. Agrinio estas agrikulture konata ankaŭ pro sia produktado de olivoj.
En 2011 estis 94,181 loĝantoj.