Akademik Ŝokalskij
From Wikipedia, the free encyclopedia
Akademik Ŝokalskij (ruse Академик Шокальский; en angla transliterigo Akademik Shokalskiy) estas glaci-rezista ŝipo de Akademik Ŝulejkin-klaso, konstruita en Finnlando en 1982 kaj originale uzita por oceanografia esploro.[2] En 1998 ĝi estis tute re-ekipita por servi kiel esplor-ŝipo por Arkta kaj Antarkta laboro.[1] Ĝi estis nomita laŭ la rusa oceanografo Julij Ŝokalskij.[3] La ŝipo havas du [4] pasaĝerajn ferdekojn, kun restoracioj, trinkejo, biblioteko, kaj saŭno, kaj gastigas 54 pasaĝerojn.[1] Ĝi estas nun ekspluatata de Aurora Expeditions, aŭstralia ekspedicia kroz-linio.[1][5] En 2011, Akademik Ŝokalskij krozis laŭlonge de marbordo de Rusio[6] kaj al Orienta Antarkto.[7] Ĝiaj fratinaj ŝipoj estas Akademik Ŝulejkin, Arnold Vejmer, Akademik Gamburcev, Professor Molĉanov, Professor Multanovskij, Geolog Dmitrij Nalivkin, Professor Polŝkov, Professor Ĥromov.
Akademik Ŝokalskij | |
---|---|
Bazaj indikoj | |
Tipo: | Krozoŝipo |
Klaso: | Akademik Ŝulejkin-klaso |
Posedanto: | Rusa Federacio |
Hejma haveno: | Vladivostoko |
Numero de korpo: | 8010336 |
Surigita sur akvon: | 1982 |
Donita en servon: | 1983 |
Sorto: | |
Teknikaj datenoj | |
Tonelo de ŝipo (BRT): | 1 764 |
Longo: | 71,06 m |
Larĝo: | 12,82 m |
Mergo: | 4,50 m |
Ŝipanaro: | 30 |
Kapacito: | 54 pasaĝeroj[1] |